Sambo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sambo estas ĝenerala nomo por kelkaj Brazilaj ritmoj.

Komence de la dudeka jarcento sambo signifis simple festaĉo. La plej verŝajna etimologio estas la vorto samba el Kasanĝeo, kiu signifas preĝa kunveno. Dum la preĝaj kunvenoj, la nigraj sklavoj kantis kaj la blankuloj pensis, ke ili festas. Oni uzis Ĵongo-ritmon.

La ritmo de sambo estas dutempa kaj multe sinkopa. Kutima instrumentoj por ludi sambon estas tamburino kaj aliaj tamburoj, kavakinjo kaj gitaro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj