Sangiin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
plenkunsidejo de la japana "domo de konsilantoj"

La Sangiin (japane 参議院, laŭvorte "domo de konsilantoj") estas la dua el du ĉambroj de la parlamento de Japanio, kaj en rekta traduko ankaŭ nomatas "ĉambro de konsilantoj" respektive "domo de reprezentantoj", malofte ankaŭ "senato". Ĝi (post reformoj de la jaro 2000) konsistas el 242 deputitoj kaj politike malsuperas la unuan parlamentan ĉambron, nomata Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj".

Ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekfunkciis laŭ la konstitucio de la Japana Imperio (大日本帝國憲法) valida ekde la 29-a de novembro 1890, kaj post la Dua Mondmilito restrukturiĝis kadre de la konstitucio de la 3-a de majo 1947.