Joakimo (patro de Maria)
La Sankta Joakimo laŭ pluraj Apokrifoj de la 2-a ĝis 6-a jarcentoj, do laŭ historiaj kristanismaj tekstoj ekster la biblia kanono, estis la patro de Maria kaj do avo de Jesuo.
En la tradicioj de la romie katolika eklezio kaj de la ortodoksismo Joakimo (hebree יואכים, Jojakim) konsideriĝas la edzo de Anna kaj la patro de Maria. Li tial ricevis la titolon "prapatro de dio". En la korano li havas la nomon يهوياقيم (‘Imrān).