Sankta Maria (Scilly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Maria (Scilly)

Sankta Maria, en angla St Mary's, en kornvala Ennor, estas la plej granda insulo de Insuloj Scilly, nome insularo ĉe la sudokcidenta marbordo de Kornvalo en Anglio.

Priskribo

La ĉefa urbo, Hugh Town (kornvale: Tre Huw), estis vendita la la loĝantoj fare de la Brita krono en 1949. La resto de la insulo apartenas al la Duklando Kornvalo. Aliaj setlejoj en la insulo estas Malnova Urbo, Porthloo, Holy Vale, Maypole, Roka Monteto kaj Telegrafo.

La insulo iĝis hejmo de la Brita ĉefministro Harold Wilson kaj lia fina ripozloko post lia morto en 1995.