Santa Clara (Kubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al Che Guevara en la Placo de la Revolucio, Santa Clara.
Dosiero:BanderaSClara.JPG
Blazono de la urbo Santa Clara.

Santa Clara estas la ĉefurbo de la provinco Villa Clara en Kubo (kiu kune kun la provincoj Cienfuegos kaj Sancti Spiritus konsistigis la antaŭan provincon Las Villas).Ĝi havas ĉirkaŭ 217.000 enloĝantoj (1994). Estas komerca centro kaj ankaŭ havas flughavenon. La bovbredado estis la tradicia ekonomia aktivaĵo ĝis la 19a jarcento kiam sukerkano iĝis grava. Santa Clara, la provinca ĉefurbo estis fonfita la 15an de julio 1689.La urbo estis gvidata de la komandanto Che Guevara en decembro 1958 dum la revolucio gvidata de Fidel Castro kontraŭ Fulgencio Batista. La Centra Universitato de Las Villas troviĝas oriente de la urbo En la Placo de la Revolucio estas la maŭzoleo konstruita de la skulptisto José Delarra, dediĉita al Ernesto Guevara de la Serna (Che Guevara).