Santa Croya de Tera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Croya de Tera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49626
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 268  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 59′ U (mapo)41.9836704-5.9751519Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 726 m [+]
Areo 21,16 km² (2 116 ha) [+]
Santa Croya de Tera (Provinco Zamoro)
Santa Croya de Tera (Provinco Zamoro)
DEC
Santa Croya de Tera
Santa Croya de Tera
Situo de Santa Croya de Tera
Santa Croya de Tera (Hispanio)
Santa Croya de Tera (Hispanio)
DEC
Santa Croya de Tera
Santa Croya de Tera
Situo de Santa Croya de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Croya de Tera [+]
vdr

Santa Croya de Tera [santaKROĝa deTEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santa Croya de Tera estas etimologie tradukebla al Sankta Kruco (kio aperas en la blazono) aŭ Sankta Klaudia, nome aludo al iama konvento kaj de Tera al la rivero.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 290 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Santa Marta de Tera kaj Camarzana de Tera, norde. Kun Melgar de Tera, okcidente. Kun Santibáñez de Tera, oriente. Kun Villanueva de las Peras, Bercianos de Valverde kaj Santa María de Valverde, sude.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis dekomence al la Regno Leono, poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]