Provinco Santa Elena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Santa Elena flag.png
la provinca flago

Santa Elena estas provinco de Ekvadoro, kreita la 7-an de novembro 2007 el la tri kantonoj Santa Elena, Salinas kaj La Libertad, antaŭe apartenintaj al la najbara provinco Guayas. Ĝi havas sian nomon de la ĉefurbo Santa Elena - la provinca, kantona kaj urba nomoj kompreneble aludas al la katolika sanktulino Helena de Konstantinopolo. En 2007 la provinco havis proksimume 235 000 loĝantojn.