Schiermonnikoog

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Schiermonnikoog (frise: Skiermûntseach) (53° 48′ N, 6° 16′ O (mapo)53.86.2666666666667 ) Satelitfoto

Lumturo

estas komunumo kaj kvina (kalkulata de la okcidento) nederlanda vadomarinsulo. Ĝi apartenas al la provinco Frislando.

Kun nur 986 loĝantoj ĝi estas la plej malgranda komunumo de Nederlando. La komunumo ĉefe vivas de turismo. La insulo estas laŭdata pro sia trankvileco, i.a. pro la fakto ke vizitantoj ne povas kunpreni siajn aŭtomobilojn. Schiermonnikoog estas la plej maldense loĝata komunumo de Nederlando kun 24 loĝ/km².

Vilaĝo

La komunumo Schiermonnikoog havas nur unu vilaĝon, la samnoma Schiermonnikoog (insulane: Aisterbun aŭ 'Oosterburen'). Schiermonnikoog origine ankoraŭ havis duan vilaĝon: 'Westerburen', kiu en 1719 malrapide englutegiĝis de la maro.

Lingvo

La loĝantoj de origine parolas dialekton kiu tre devias de la frisa lingvo, la insulanaSchiermonnikoogs. Pro kreskantaj influoj de ekstere (inter aliaj de la turismo) la dialekto malrapide forpremiĝis de la nederlanda. Hodiaŭ restas nur ĉ. cent homoj kiuj scipovas paroli la dialekton. Ili nomas la insulon Lytje Pole, laŭvorte 'Eta Herbotufo' (eta peco da grundo).

Ŝablono:KomunumojFrislando Ŝablono:Ĝermo-Nederlando