Schistosoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektrona mikrografo de maskla plenkreskulo de parazita vermo Schistosoma. La suba maldekstra strio reprezentas longon de 500 μm.

Schistosoma estas genro de parazitaj platvermoj de la klaso de la trematodoj, foje nomataj bilharzia. Ili estas la kaŭzo de la plej grava infekto de la homo el inter ĉiuj la ebenaj vermoj, konata kiel skistosomozo. La plenkreskula fazo estis malkovrita en paciento de Egipto en 1851 dum nekropsio farita de la Dro. Theodore Maximilian Bilharz. Ĉiuj specioj de Schistosoma havas moluskon kiel pera mastro, rilato kiu estis malkovrita komence de la 20a jarcento. En Afriko, post malario, estas la tropika malsano plej grava en la homo kaj de granda soci-ekonomia kaj sansistema rezulto en evoluiĝantaj landoj.[1] Ĝi restas grava en tri kvaronoj de la evoluiĝantaj landoj kaj pli ol 80% de la tuŝitoj vivas en Subsahara Afriko.[2]

Ili havas seksan duformismon, laŭ kiu la masklo estas konsiderinde pli granda ol la ino; krome ili prezentas duflankan simetrion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Schistosomiasis Control Initiative (SCI). [1]
  2. The Special Programme for Research and Training in Tropical Diseases (TDR). [2]