Segura de León

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la vilaĝo

Segura de León estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas segureños. La censita populacio en 2008 estis de 2.163 loĝantoj.

Enhavo

Situo [redakti]

Segura de León estas situa en la plej suda parto de Ekstremaduro, nome montara komarko Tentudía je altitudo de 700 m; je 113 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 106, km².

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio [redakti]

Evoluis pozitive ekde 1900 ĝis 1950, tio estas el iom pli da 4,000 ĝis preskaŭ 5,000. Post la mezo de la jarcento komencis elmigrado, malpliiĝo de naskindico kaj maljuniĝo. Fine de la 20a jarcento estis inter 2,300 kaj 2,200.

Festoj [redakti]

Septembre okazas la plej famaj festoj, nome taŭrludado "Las Capeas", kie libere partoprenas la loĝantaro. Okzas el 13a al 18a de septembro kaj oni uzas ĉirkaŭ 150 bovidojn.