Tranĉaĵo de vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekco de vivo (france: tranche de vie) estas ĝenro de kino kaj teatro, en kiu oni montras naturan vivon de roluloj. La termino aperis en 1887 en la franca teatro.

Nun tiun terminon oni uzas ankaŭ por samnoma ĝenro de animeo kaj mangao dediĉita al vivo de ordinaraj homoj. Lastatempe la ĝenro "sekco de vivo" estas sufiĉe populara en la animea kaj mangaa industrioj. Oni ofte uzas tiun ĝenron sur la fono de tiuj ĝenroj kiel sciencfikcio, fantasto kaj simile por fari komedian efekton.