Sekreta societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekreta societo estas por la publiko kaŝe aganta societo de sampensantaj personoj – kiuj celas firman kunlaboron en nomo de komuna – ofte pensite: nobla - ideo. Ili havis ofte ekskluzivan membraron (princoj, altrangaj oficiroj ktp.).

Plej konataj estas/is Karbonari-movado, mafio, Ku-Kluks-Klano, Opus Dei. Pli frue la framasonismo estis sekreta movado, sed nun ĝi agadas publike.

Tiuj societoj formas ideojn kaj celojn, kiuj por la samtempuloj ne estus akcepteblaj (puneblaj), tiel ili devas kaŝe agadi. Ili povas esti revoluciemaj (Karbonari), konservemaj (Ku-kluks-klano, ''La Cagoule'', ''Gladio''), krimaj (mafio), esoteraj (Framasonismo), ktp.

Ankaŭ kelkaj malkaŝaj politikaj partioj foje havas ankaŭ flanke sekretan branĉon, ĉu por plenumi perfortajn aŭ terorismajn agojn, ĉu antaŭvide de pli danĝeraj tempoj, kiam necesos kaŝiĝi.

Oni ofte rigardas sekreta societo la ordenojn, kiuj estas hierarkie organizitaj. (ankaŭ Scientology)

Oni ne povas akre diferencigi inter sekreta societo, sekto, fermita (ekskluziva) klubo, ĉar la sekreteco ne estas klare difinebla.

Vidu

Vidu ankaŭ