Semois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semois
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Semois (Simwès en la valona lingvo; Sesbach en la germana; kaj skribita kiel "Semoy" en Francio) estas rivero fluanta de Ardenoj en Belgio kaj Francio al la rivero Mozo.

La fonto de Semois estas ĉe Arlon en la belga provinco Luksemburgo, proksime al la ŝtatlimo kun la Granddukejo Luksemburgo. Fluinta en okcidenta direkto, ĝi eniras Francion trapasinte la belgan vilaĝon Bohan-sur-Semois kaj aliĝas la riveron Mozo dekon da kilometroj poste ĉe Monthermé. La totala longeco de la rivero estas 210 km.

Lokoj sur la bordoj de Semois estas Chiny, Florenville, Herbeumont, Bouillon (inkluzivanta la belajn ĉeriverajn vilaĝojn Dohan, Rochehaut kaj Poupehan), kaj Vresse-sur-Semois (ĉiuj en Belgio).

La nomo estas de ĝermana deveno kaj deriviĝas de la vortoj sach (punkto, tranĉilo) kaj mari (akvo, rivereto), kaj tiel signifanta la "rivereton kun (ŝtonoj kiel) tranĉilo-punktoj". Frue skribitaj formoj estis Sesomirs (664), Sesmarus (950), Sesmoys (1104) kaj Semoir (1244).

La rivero donis sian nomon al diversaj tabakospecoj kreskigataj en la regiono.