Senhime

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senhime (japane: 千姫; naskiĝis la 11-an de aprilo (la 26-an de majo laŭ la gregoria kalendaro), 1597; mortis la 6-an de februaro (11-an de marto), 1666) estis la plej aĝa filino de la ŝoguno Tokugawa Hidetada kaj de ties edzino Oeyo. Ŝi naskiĝis dum la Sengoku-epoko de la historio de Japanio.

Ŝia patraflanka avo estis la fondinto de la Tokugawa-dinastio, Tokugawa Ieyasu; ŝia patrinflanka avo estis Azai Nagamasa; la patrino de ŝia patrino estis Oichi, fratino de Oda Nobunaga.