Septimus Pretorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Septimus Pretorius estas fikciulo aperinta en la Universal-hororfilmo Bride of Frankenstein (1935). La rolo estis ludita de la usona teatra kaj filma aktoro Ernest Thesiger. Laŭ kelkaj fontoj, la rolo estis unue konsiderita por Bela LugosiClaude Rains.

D-ro Pretorius estas neobeema, freneza sciencisto, kiu konvinkas D-ron Henry Frankenstein rekomenci siajn kontraŭnaturajn eksperimentojn kaj revivigi mortintan karnon. Li estas prezentata kiel malmorala egoisto, kaj interesas nur pri sia propra prestiĝo kiel scientisto.