Horora filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikono de horora filmo

Horora filmoterura filmohororo estas kina ĝenro kiu karakteriĝas pro emo provoki en la spektanto sentojn de hororo, timo, malŝato, naŭzo, ktp. La historioj ofte disvolvigas la tujan eniron en normala etoso de forto, evento aŭ rolulo de malica naturo, tre ofte de supernatura deveno.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La horora kino inspiriĝas el la fontoj de la literaturo, la superstiĉoj kaj tradiciaj legendoj, tiele kiel de timoj kaj koŝmaroj naskitaj de socikulturaj kuntekstoj multe pli aktualaj kaj precizaj. Unuflanke, de la horora romano, naskita en la dua duono de la 18-a jarcento. aliflanke, de la parola tradicio de la horora rakonto, amplekse disvolvigita en la kamparaj socioj de ĉiuj kulturoj. De tie, lastvice, eliros elementoj kaj bazaj roloj uzataj en filmoj de tiu ĝenro: vampiroj, lupfantomo, monstroj, demonoj, seriaj murdistoj, malvirtaj infanoj, fantomoj, sorĉistinoj, zombioj, kaj kompatindaj homaj surogatoj kiel tiu de Frankenstein.

Speguloj estas grava ilo por kaŭzi timon en certaj hororaj filmoj: jen ekzemplo de horora filma sceno implikanta spegulojn

Alia identigero de la ĝenro estas la preciza uzado de la lumigo, kio multfoje inspiriĝas en la romantisma pentrarto germana de la 19-a jarcento, kio karakteriĝas pro la ofta uzado de la Chiaroscuro, de la kontrastoj de koloroj kaj la tenebraj nuancoj, efektoj tre rimarkindaj en la ekspresionista kino de la unuaj jaroj (Murnau, Fritz Lang). La lokoj aŭ scenejoj pli vizitataj estos nokto, abandonita domo, kastelo, ruinoj, funebreca laboratorio, arbaro aŭ umbra kaj dezerta kamparo, dekadenca ĝardeno, kiu finformos katalogon de komunaj "lokoj". Tiele, ne manku densa kaj sugestiga sontrako (kiel ĉe The Shining (Brilego), Psicosis, Ŝarko...), kune kun hororigaj sonefektoj (La Ekzorcisto, Alien, Drakulo de Coppola...), efektoj kiuj bedaŭrinde lastatempe estas pli surdigaj ol sugestecaj (Mi estas legendo, de 2007).

La publiko sentas sin allogita al tiu tipo de filmoj precize pro la emociaj instigoj novecaj kaj intensaj kiujn oni ricevas, tio estas, tio nevidita kaj hororiga, sed enmetita subite en la ĉiutaga rutino. La fiziologaj efektoj kiujn espertas la spektanto, hororigita en ties fotelo inkludas fortojn altigojn de adrenalino, kun dilato de pupiloj, kora kaj enspira akcelo, malvarma svito, kio plej ofte finiĝos per fina korelverŝo, kie, laŭ la preciza fino, hegemonios ĉu konsolo ĉu malkonsolo.

La sensacia motoro en tiuj filmoj estas, tre ofte, la montro de la homa, animala aŭ supernatura krudelo, kiel reprezento de la Malbono, en ĉiu ajn de siaj multaj variantoj, kaj tio klarigas, ke la granda komerca konkurenco en tiu industrio estis generinta maldiskriminacia plinombrigo de terurigaj enhavoj en la ĝenro laulonge de la lastaj jaroj.

Krom la Malbono kaj tre ligita al ĝi, ankaŭ tio kaŝita aŭ mistera, kiel estas logika, difinas la hororan kinon kiel ĝenro, kaj tion faras tiom en la arketipa plano kiom en ties scena disvolvigo. Tio malkaŝita kaj sugestita utilas tiom por rilati al la temaro de la horora kino (tio kaŝita ene de la krima malkonscio, tio malkaŝita de monstroj ĉiam kaŝitaj en la internaĵoj de la socio, tio kaŝita ene de oniaj tendencoj kaj deziroj pli nekonfeseblaj...), kiom por sia karakterigo kaj enmeto en scenejon, foje kun tendencoj, kiel ĉe suspenso, malhavigi informon al hororigita rolulo, kutime informo jam konata de la publiko, kiu, nepova en sia fotelo, atendas angore eventojn. Alifoje oni uzas la malkaŝon kaj sugeston pere de la trompiga tromontro de la scenejo, de la manipulacio de la fotografio, de la ŝminko, ktp., aŭ pere de la plej pura kaj simpla malhavigo de la implikitaj elementoj, kiel ĉe la tekniko de la forigo de kampo (la hororiga sceno okazas for de la objektivo de la kamerao, kiu fokusiĝas en ties ĉirkaŭaĵoj; la spektantoj unike povas aŭskulti ĝin aŭ prefere eĉ nur imagi ĝin); la intermeto de la rolulo inter la kamerao kaj la hororiga elemento, ktp.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Kong batalas al tiranosaŭro en la versio de 1933.

La horora kino estas ĝenro precize klasita de la industrio kaj kiu siavice enhavas multajn subĝenrojn, ĉiun regata de sia propra regularo, kaj submetita al normoj tre precizaj kiuj rare estas interŝanĝeblaj inter subĝenroj.

El ĉiuj variantoj eliritaj laŭlonge de la historio de la ĝenro, eblus elstarigi mallongan klasadon laŭ la ĝenerala temaro:

  • Demandaroj pri la transmondo kaj tio nekonata kio generis la tutan serion de zombioj, mumioj, fantomoj, vampiroj, eksterteruloj, ktp.
  • Timo al la krudela tiranio, scenigita, ekzemple, pere de la rilato de la Grafo Drakulo kun siaj subuloj kaj viktimoj, aŭ pere de la minacanta povo de malicaj sorĉistoj aŭ monstroj, kiel estas la kazo de Fu Manĉuo, King Kong, kaj tiom aliaj.
  • Tio monstreca en si mem, rilate kun tio antaŭa: la apero de la malnormaleco kiu alarmas kaj timigas; tiu ĉi havas sian plej taŭgan ekzemplon en la olda Frankenŝtejno, kaj pli moderne, la Alienoj, Predanto, ktp.
  • La perdo de identeco kaj la timo al la frenezo, videbla en filmoj kiel la Invasion of the Body Snatchers (Don Siegel, 1956), kie iaj estaĵoj okupas la korpojn anstataŭante la personecon de siaj viktimoj; La Ekzorcisto (William Friedkin, 1973), la posedo de la ĉefrolulo farita de la diablo, aŭ la transformo de Dro. Jekyll en la monstra Sro. Hyde kiu nestumas en sia interno, en la multaj kinaj versioj kiu havis tiu ĉi historio; ankaŭ, Psicosis, de Hitchcock.

Evoluo kaj Historio[redakti | redakti fonton]

La klasika hororo[redakti | redakti fonton]

Lon Chaney en La fantomo de la operao (1925)
Colin Clive kaj Boris Karloff en Frankenstein (1931)
Holmes Herbert kaj Fredric March en Dro. Jekyll kaj Sro. Hyde (MGM, 1931)
Boris Karloff kaj Bramwell Fletcher en La Mumio (1932).
Evelyn Ankers kaj Lon Chaney Jr en La Homlupo (1941).

La horora kino naskiĝis kun la propra kino: la Fratoj Lumière gravuris en 1895 la bendon "L'arrivée d'un train" (La alveno de trajno). En tiu filmo, kiel ties nomo indikas, unike oni montris la alvenon de trajno; sed, ĉar kino estis ankoraŭ nekonata invento por la plej parto de la spektantoj, tiuj kredis, ke la trajno eliros vere el la ekrano por surveturi ilin; la unuaj spektantoj de la filmo kriis kaj skapis el la salono terurigitaj.

Sed la unua filmo intence hororiga estis realigita en 1902 de Wallace MacCutcheon: temis pri versio de la mito de Frankenŝtejno. En tiu epoko de muta kino aperis aliaj filmoj kiuj ankoraŭ hororigas, kiel La Golemo (Paul Wegener, 1915), La ĝibulo de Notre-Dame (Wallace Worsley, 1923) aŭ La fantomo de la operao (Rupert Julian, 1925).

La 20-a jarcento tuj konis do, ekde la komenco elstarajn produktantojn de timo. Eble la plej grava reĝisoro de tiu unua epoko estis la germano F. W. Murnau (1889-1931), respondeca de la funebra kaj ekspresionisma Nosferatu (1922), filmo bazita en la Drakulo de Bram Stoker. (Ene de la ekspresionisma kino, oni vidu ankaŭ Fritz LangLa testamento de doktoro Mabuse, M, la vampiro de Düsseldorf— kaj La kabineto de doktoro Kaligari.) La fama transilvania vampiro konis dekojn da versioj laŭlonge de la 20-a jarcento. Estas elstaraj la novgotika (bazita en Murnau: kiel en ties filmo, la longaj dentoj de la vampiro ne estas la kojndentojn, sed la tranĉdentoj) Nosferatu, de la germana Werner Herzog (1979), kaj la spektakleca sceno de la usona Francis Ford Coppola de la 1990-aj jaroj.

En la 1930-aj jaroj hegemoniis la kino de monstroj ene de la horora kino. Oni produktis maĵtroverkojn -laŭ granda parto de la kritikistoj, neniam superitaj- de la ĝenro kiel Frankenŝtejno (de James Whale, 1931), La parado de la monstroj (de Tod Browning, 1932) kaj la tre laŭdita King-Kong (de Merian C. Cooper kaj Ernest B. Schoedsack, 1933).

Same atingis elstaran sukceson la reĝisoro Rouben Mamoulian kun Dro. Jekyll kaj Sro. Hyde, de 1931, kaj Michael Curtiz per La krimoj de la vaksmuzeo, de 1933.

La produktentrepreno Universal eniris en la 1940-aj jaroj ĉe la temo de Lupfantomo (1941), la plej influa filmo pri la temo. En tiu jardeko, Universal produktis ankaŭ sekvaĵojn de Frankenŝtejno, krom aliajn filmojn de monstroj, kiel La pantervirino, de Jacques Tourneur (1942), Mi estis kun zombio (Tourneur, 1943) kaj The Body Snatcher (Robert Wise, 1945), tiu lasta bazita en la rakonto de Robert Louis Stevenson Ŝtelistoj de kadavroj.

1950s[redakti | redakti fonton]

Christopher Lee en La malbeno de Frankenŝtejno (1958).
Christopher Lee en Drakulo (1958).

Se oni parolas pri horora kino, oni ne povas forgesi la britian produktorentreprenon Hammer, kiu laŭlonge de la 1950-aj, 60-aj kaj 70-aj jaroj produktis lavangon de filmoj de la ĝenro, kelkaj bonkvalitaj, kiel La malbeno de Frankenŝtejno (1957), Drakulo (1958) kaj La Mumio (1959). La stela reĝisoro estis la angla Terence Fisher.

Oni devas memori ankaŭ la usonan Roger Corman (n. 1926), reĝisoro de serio B (malmultekostaj filmoj) specializita en adaptigoj, eble troa libera kaj kolorisma, de rakontoj de Edgar Allan Poe: House of Usher ('La hejmo Usher', 1960), The Pit and the Pendulum ('La puto kaj la pendolo', 1961), Premature Burial ('Antaŭtempa enterigo', 1962), Tales of Terror ('Hororaj rakontoj', 1962) The Raven ('La korvo', 1963), The Masque of the Red Death ('La masko de la ruĝa morto', 1964) The Tomb of Ligeia ('La tombo de Ligeia', 1964), inter aliaj. Ĉiuj tiuj filmoj, escepte Premature burial, estis ĉefrolulitaj de la ista aktoro Vincent Price (1911-1993).

Aliaj legendaj aktoroj de la ĝenro: Béla Lugosi (1882-1956), Boris Karloff (1887–1969), Lon Chaney Jr. (1906–1973), Peter Cushing (1913–1994) kaj Christopher Lee (1922), tiu ĉi lasta ankoraŭ aktive.

Aliaj istoj de horora kino estas la hispanoj Paul Naschy (ankaŭ aktoro) kaj Jess Franco kaj la italoj Mario Bava kaj Dario Argento, inter aliaj.

Alfred Hitchcock, konsiderata majstro de la kino de suspenso, estas aŭtoro de almenaŭ du majstroverkoj de la moderna hororo: la filmo de psikologia teroro Psycho (1960) kaj tiu de naturalisma hororo La birdoj (1962).

1960s-present[redakti | redakti fonton]

Estas elstara fenomeno pristudinda la katastrofisma kaj apokalipsa filmaro, tiom japana kiel usona, kiu naskiĝis en la jaroj 50-aj, 60-aj kaj 70-aj pro la nomita Malvarma Milito: Godzilla (1954), de Ishiro Honda, Ili venis el ene de..., (1975), de la tre prezata ista reĝisoro de la ĝenro David Cronenberg, La invado de los ultrakorpoj (1978), de Philip Kaufman. Kelkaj jarojn antaŭe, en 1968, George Andrew Romero premieris Night of the Living Dead, filmo per kiu li havigis alian temon: tiu de "zombioj". Tiuj, same kiel la lupfantomo, ene de la kategorio de la nemortintaj, kiel la vampiroj, formas parton de la folklora tradicio kaj la popularaj legendoj plej antikvaj, sed ili ne estis tiom uzataj de la romantismaj aŭtoroj. La nuntempa hororo, male, tiom ĉe literaturo kiom ĉe kino, fruntas la temon de zombioj sen romantikisma nuanco, klopodante havigi en la leganto aŭ la spektanto, pere de la kruda esprimo de la sensanga kaj kanibala monstreco, efekton de pura teroro.

Komence de la 1970-aj jaroj oni trovas du elstarajn ekzemplojn: La Ekzorcisto (William Friedkin, 1973), konsiderita de multaj kritikistoj la plej terorigan filmon de la historio de kino, kaj la teknike majstra Jaws (1975), de Steven Spielberg. Nova minejo ekspluatita de la horora kino en tiu jardeko estis tiu de la paranormalaj povoj. La grava antaŭanto en tiu kampo estis la filmo Carrie (1976), bazita en la samnoma romano de Stephen King; la filmo estis reĝisorita de Brian De Palma, kiu poste eniris en la psikologia teroro per Vestita por mortigi (1980).

La mikso de teroro kaj sciencofikcio farita en literaturo de Lovecraft, reaperas ĉe la elstara Alien (1979), de Ridley Scott, kiu rakontas la teruran lukton kontraŭ ekstertera monstro nedetruebla ene de spaca ŝipo. La filmo naskis kelkajn sekvaĵojn ne tiom bonkvalitajn.

La 1980-aj jaroj estis hegemonio de la seriaroj de "adoleska teroro", filmoj ne tre ambiciaj sed malmultekostaj, cele al tre specifa publiko. Tiu tipo ankoraŭ plenigas kinejojn nuntempe. En 1980, oni premieris Friday the 13th, de Sean S. Cunningham, komenco de sagao de filmoj kie la ĉefa aganto estas sovaĝa mortigisto kiu agas en malhelo. De 1984 estas la unua ero de A Nightmare on Elm Street (Koŝmaro en Elm Strato) filmita de alia isto, Wes Craven. La komenco de tiu tipo estis estinta Halloween (1978), de John Carpenter.

Ankaŭ la serio Creepshow, de Stephen King kaj George A. Romero, apartenas al tiu epoko. Aliaj interesaj filmoj estas: It (1982), de John Carpenter; Re-animator (1985), de Stuart Gordon; Hellraiser (1987), de Clive Barker. La kanada David Cronenberg tute sukcesis per La muŝo (1986, sekvaĵo de granda filmo de la 1950-aj jaroj), kaj per Neseparabluloj (1988). Porvide tre pova, la filmo de zombioj Terure mortintaj (1987), de Sam Raimi. Fermis tiun jardekon unu el la plej bonkvalitaj adaptaĵoj pri la verko de la romanisto Stephen King: La vivanta tombejo, de Mary Lambert (1989).

Ne estas forgesindaj aliaj grandaj mejlŝtonoj de la bonkvalita horora kino naskitaj en la lasta triono de la 20-a jarcento: La semo de la diablo (1968), de Roman Polanski, La amasmortigo de Teksaso (1974), de Tobe Hooper, La profecio (1976), de Richard Donner, The Shining (1980), de Stanley Kubrick, Poltergeist (Tobe Hooper, 1982), Videodrome (David Cronenberg, 1983), la polemika Nekromantik (de la germana Jörg Buttgereit, 1987), The Silence of the Lambs (1991), de Jonathan Demme, kaj, pli ĵuse, ruze lanĉita per Interreto, La projekto de la sorĉistino de Blair (1999), de la junaj Daniel Myrick kaj Eduardo Sánchez.

De la 1990-aj jaroj: Intervuo kun la vampiro (Neil Jordan, 1994); la produkto de kanada sciencofikcio Cube (1997), ŝoka kaj renoviga; la antaŭe menciita Drakulo de Francis Ford Coppola (1992), kaj ĝuis grandan sukceson inter la juna publiko la produktoj de Wes Craven Scream (1996) kaj sekvaĵoj, kiel Mi scias kion vi faris la lastan someron (1997). La novzelanda Peter Jackson (La Mastro de l' Ringoj) premieris per la spectakla kvankam troa parodio titolita Braindead (1992). De la barata reĝisoro M. Night Shyamalan, la originala fantasmaĵo The Sixth Sense "La sesa sento" (1999), kiu estis komparita kun la teruriga Los otros (La aliuloj), de Alejandro Amenábar.

La komenco de la 21-a jarcento konis veran eksplodon de azia horora kino, kun elstaraj filmoj kiel la japana Ringu (1998, de Hideo Nakata), kiu tuje konis diversajn versiojn kaj sekvaĵojn. Ĉi tie eblus inkludi ankaŭ la serion Ju-on, de la ankaŭ japana Takashi Shimizu.

En Hispanameriko kaj Hispanio la horora filmaro spertis same altiĝon nekonitan lastatempe. Aŭtoroj jam tre konitaj de tiu movado kiel Guillermo del Toro (Cronos, 1992; El espinazo del diablo, 2001), Jaume Balagueró (Los sin nombre, 2001) kaj la oskarpremiito Alejandro Amenábar (Abre los ojos (Malfermu la okulojn), 1997; Los otros (La aliuloj), 2001), estis sekvitaj de aliaj sukcesaj reĝisoroj kiel Juan Carlos Fresnadillo (28 semanas después, 2007) kaj Juan Antonio Bayona (El orfanato, 2007).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]