M. Night Shyamalan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M. Night Shyamalan
Baratdevena Usona reĝisoro
Baratdevena Usona reĝisoro
Persona informo
Naskonomo Manoj Nelliyattu Shyamalan
Naskiĝo 6-a de aŭgusto 1970
en Pondiĉero, Tamilnado, Barato
Lingvoj angla
Loĝloko Willistown Township
Ŝtataneco UsonoBarato
Alma mater New York University Tisch School of the Arts • Episkopana Lernejo
Subskribo M. Night Shyamalan
Familio
Infano Ishana Shyamalan
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroverkistoaktoroscenaristo • filmaktoro • filma scenaristo
Verkoj The Sixth Sense
Unbreakable
Signs
The Village
Split
Glass
TTT
Retejo http://www.mnight.com/
vdr

Manoj Nelliattu SHYAMALAN (മനോജ് നൈറ്റ് ശ്യാമളന en la malajala (prononco|ˈʃæmælɔːn}}; Esperantigite Manoj Nelljattu Ŝjamalan) konata profesie kiel M. Night SHYAMALAN, estas barat-usona Oskarpremio-nomumita scenaristo, reĝisoro, kaj produktoro. Lia plej bona komercia sukceso estas la 1999 filmo The Sixth Sense ("La Sesa Senso") kun ĉefaktoroj Bruce Willis kaj Haley Joel Osment. Simila al reĝisoro Alfred Hitchcock, idolo de li, li estas konata por memaperado en siaj filmoj.

Li kreskis en Pennsylvania (Filadelfio, Usono). Kiam li aĝis 8, iu donacis kameraon al li. Tiu ĉi markis la komencon de lia pasio pri fari kinofilmojn imitante al lia heroo, Steven Spielberg. Kiam li aĝis 17, li jam estis farinta 45 hejmfilmojn.

Shyamalan studis en la Lernejo de la Artoj Tisch (angle Tisch School of Arts - TSOA) ĉe la Altlernejo de Novjorko. Tiam li ŝanĝis sian nomon Nelliattu al la nomo Night.

Lia unua longfilmo Praying with Anger ("Preĝante kolere", 1992) estas bazata parte pri sia unua vizito al Barato post la almigrado de sia familio al Usono.

Ĝis la jaro 2006 li laboris en ok longfilmoj.