The Cat and the Canary (1927)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kato kaj la Kanario
Originala afiŝo de 1927
Originala afiŝo de 1927
filmo
Originala titolo The Cat and the Canary
Produktadlando Usono
Originala lingvo Muta filmo (anglaj subtekstoj)
Kina aperdato 9-a de septembro 1927
Daŭro 82 min
Ĝenro Horora filmo
Kameraado Gilbert Warrenton
Reĝisoro(j) Paul Leni
Produktisto(j) Paul Kohner
Scenaro Walter Anthony (titoloj)
Alfred A. Cohn (adaptado)
Robert F. Hill (adaptado)
Laŭ la verko de John Willard
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-Jorkio
Muziko de Hugo Riesenfeld
Ĉefrolantoj Laura La Plante
Forrest Stanley
Creighton Hale
Produktinta firmao Universal Studios
Distribuo Universal Pictures
IMDb
vdr

The Cat and the Canary (esperante "La Kato kaj la Kanario") estas usona, muta hororfilmo aperinta en 1927 kaj adaptita el la samnoma teatraĵo verkita de la dramisto John Willard en 1922. Reĝisorita de la germana ekspresionisto Paul Leni, la filmo prezentas la aktorojn Laura La Plante kiel Annabelle West, Forrest Stanley kiel Charles "Charlie" Wilder, kaj Creighton Hale kiel Paul Jones. La intrigo ĉefe temas pri la morto de Cyrus West, kiu estas la onklo de Annabelle, Charlie kaj Paul, kaj pri la legado de lia testamento 20 jarojn poste. Annabelle heredas la riĉaĵojn de sia onklo: kiam ŝi kaj ŝia familio tranoktas en la fantomloĝita sinjordomo de la onklo, ili tamen estas turmentitaj de mistera estaĵo. Dume, frenezulo konita kiel "la Kato" eskapas el proksima frenezulejo kaj kaŝas sin en la sinjordomon.

The Cat and the Canary apartenas al specifa ĝenro de komediaj hororfilmoj, kiuj estis inspiritaj de kelkaj Broadway-teatraĵoj de la 1920-aj jaroj. Tiu adapto de la teatraĵo fare de John Willard sukcese miksas ekspresionismon kaj humuron, el kio laŭ kritikistoj rezultas la unika kaj rimarkinda stilo de Paul Leni. La etoso kreita de John Leni en la filmo spertis grandan sukceson ĉe la publiko, tiel ke The Cat and the Canary iĝis influa kaj imitinda ekzemplo por la klasika filmtemo de la malnova, malhela domo : tiu ĝenro poste restis populara ekde la 1930-aj ĝis la 1950-aj jaroj. La verko estas cetere unu el la plej fruaj hororfilmoj produktitaj de Universal Pictures, kaj estas ofte rigardita kiel "la kojnŝtono de la Universal-skolo pri hororo"[1]. La teatraĵo estis sekve readaptita je kvin pliaj fojoj : la plej rimarkinda el tiuj readaptoj datiĝas de 1939 kaj montras la komedian aktoron Bob Hope.

Resumo[redakti | redakti fonton]

En sinjordomo ĉe la bordoj de la rivero Hudsono, la milionulo Cyrus West malrapide agonias. Lia monavida familio senĉese ĉirkaŭsieĝas lin, samkiel "katoj ĉirkaŭ kanario", tiel ke li iom post iom freneziĝas. West ordonas, ke lia testamento sekure restu enŝlosigita kaj nelegita en kofro ĝis la 20-a datreveno de lia morto. Kiam alvenas la koncerna kaj longe atendita dato, la familia advokato Roger Crosby (Tully Marshall) malkovras, ke dua testamento mistere aperis en la kofro : la dua testamento estu malfermita nur se la kondiĉoj de la unua testamento estus ne plenumitaj. La domgardistino de la sinjordomo, Mammy Pleasant (Martha Mattox), atribuas la aperon de la dua testamento al la fantomo de Cyrus West, kion la raciema advokato Crosby konsternite refutas[2].

Annabelle West (Laura La Plante) nokte persekutita de terura mano dum fama sceno de la filmo.

La parencoj de West alvenas al la sinjordomo iom antaŭ noktomezo : inter ili estas liaj nevoj Harry Blythe (Arthur Edmund Carewe), Charles "Charlie" Wilder (Forrest Stanley) kaj Paul Jones (Creighton Hale), sed ankaŭ lia fratino Susan Sillsby (Flora Finch), lia filino Cecily Young (Gertrude Astor) kaj finfine lia nevino Annabelle West (Laura La Plante). La tutajn riĉaĵojn de Cyrus West laŭ la testamento heredas lia plej malproksima parenco kun la familia nomo "West", tio estas Annabelle. La dokumento tamen precizigas, ke antaŭ ol fariĝi la oficiala heredantino, ŝi unue konsultu la kuraciston Ira Lazar (Lucien Littlefield), kiu ekzamenu kaj kontrolu ŝian mensan sanon. Se la kuracisto opinias ŝin freneza, la heredaĵo irus al la persono nomita en la dua testamento. Inter la riĉaĵoj de West estas altvaloraj diamantoj, kiujn li kaŝis antaŭ multaj jaroj. Annabelle tiam komprenas, ke ŝi nun iasence similas al sia onklo, "ene de kaĝo kaj ĉirkaŭita de katoj"[2].

Dum la familio preparas sin por vespermanĝo, gardisto (George Siegmann) prezentiĝas kaj anoncas, ke ĵus eskapita frenezulo nomita "la Kato" kaŝas aŭ en la domo, aŭ sur la ĉirkaŭa tereno. La fuĝanto, diras la gardisto al Cecily, "estas maniulo, kiu kredas ke li estas kato, kaj li ŝiras siajn viktimojn kvazaŭ ili estus kanarioj !". Intertempe eksuspektas Crosby, ke iu familiano eble planas agresi Annabelle, kaj li decidas informi ŝin pri la nomo de la dua heredanto. Antaŭ ol li povas paroli al ŝi, hara mano kun longaj ungoj aperas el sekreta pasejo en libroŝranko kaj forrabas la advokaton, terurante Annabelle. Kiam ŝi klarigas al la familio tion, kio okazis al Crosby, ŝiaj parencoj tuj konkludas, ke ŝi estas freneza[2].

La Kato, en kolorigita versio de la filmo eldonita de Image Entertainment.

Dum Annabelle estas dormanta, la sama mistera mano aperas el la muro malantaŭ ŝia lito kaj ekprenas la diamantojn el ŝia kolo. La familianoj de la juna virino denove dubas pri ŝia mensa sano. Kiam Harry kaj Annabelle serĉfosas la ĉambron, ili tamen malkovras kaŝitan pasejon en la muro, kaj trovas tie la kadavron de Roger Crosby. Mammy Pleasant eliras el la domo por averti lokan policon, dum Harry serĉas la gardiston. Susan tute histerie forkuras el la sinjordomo kaj petveturas laktiston (Joe Murphy) por transportado. Paul kaj Annabelle revenas al la ĉambro por serĉi perditan koverton kaj ili konstatas, ke la kadavro de Crosby malaperis. Paul mem malaperas, kiam la sekreta pasejo fermiĝas malantaŭ li. Vagante en la sekretaj koridoroj de la domo, Paul estas atakita de la Kato, kiu lasas lin kvazaŭmortintan. La juna viro rekonsciiĝas en la ĝusta tempo por savi Annabelle. Policistoj alvenas kaj arestas la Katon, kiu fakte estas Charlie Wilder maskite. La gardisto estis lia komplico. Wilder ja estis la persono nomita en la dua testamento : li esperis frenezigi Annabelle, tiel ke li povus ricevi la heredaĵon[2].

Produktado[redakti | redakti fonton]

The Cat and the Canary estas tipa ekzemplo de 20-a jarcenta germana ekspresionismo. Laŭ la arthistoriisto Joan Weinstein, ekspresionismo estas iom malpreciza nocio, kiu inkludas interalie la stilojn de pluraj artaj movadoj kiel Die Brücke, Der Blaue Reiter, futurismo kaj abstrakta arto. Tiuj stiloj, kvankam tre malsamaj kaj diversaj, ĉiuj emas zorgi pli pri la esprimo de internaj sentoj ol pri la detalema kopio de naturo[3]. La filmhistoriisto Richard Peterson cetere rimarkis, ke "germana kinarto famiĝis pro siaj intrigoj faritaj el psikologia hororo kaj pro strangaj etosoj kreitaj per lumigo, enscenigo kaj kameranguloj". Tiaj filmteknikoj larĝe kontribuis al la esprimo de ekspresionismaj temoj. Inter influaj ekzemploj de germana ekspresionisma kinarto menciendas Das Cabinet des Dr. Caligari (1920) fare de Robert Wiene pri freneza kuracisto, kaj Das Wachsfigurenkabinett (1925) fare de Paul Leni pri horora vaksmuzeo en foiro[4].

Das Wachsfigurenkabinett profunde impresis Carl Laemmle, la germandevenan prezidanton de la kina firmao Universal Pictures. Laemmle precipe interesiĝis pri la maniero, laŭ kiu Leni distingiĝis el rigora ekspresionismo per la aldono de humuro kaj amuzo okaze de groteskaj scenoj[4]. En Usono, la reĝisoro David Wark Griffith intertempe filmis One Exciting Night (1922), kiu rapide populariĝis kaj vekis novan modon pri gotikaj hororaj filmoj, el kio Laemmle deziris profiti. La sekvaj filmoj de la sama ĝenro, ekzemple Puritan Passions de Frank Tuttle (1923), The Monster (1925) kaj The Bat (1926) de Roland West, kaj The Gorilla (1927) de Alfred Santell, ĉiuj adaptitaj el Broadway-teatraĵoj, montriĝis tutsame sukcesaj[5][6].

Laemmle sekve turnis sin al populara teatraĵo de John Willard, The Cat and the Canary, kiu temas pri heredantino, kies familio provas frenezigi ŝin por ŝteli la heredaĵon. Willard unue hezitis permesi, ke Laemmle filmu lian verkon. Kiel klarigas la historiisto Douglas Brode, "tio laŭvorte eksponus al ĉiuj la finon de la intrigo, (...) detruante la utilecon de la teatraĵo kiel daŭra profitilo". Willard tamen finfine konsentis, kaj la teatraĵo estis adaptita kiel filmo fare de la scenaristoj Alfred A. Cohn kaj Robert F. Hill[7].

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

The Cat and the Canary prezentas tri spertajn filmstelojn de la muta epoko : Laura La Plante, Creighton Hale kaj Forrest Stanley. La Plante ludis rolojn en pli ol kvindek filmoj antaŭ ol fariĝi la ĉefrolantino de The Cat and the Canary[8]. Laŭ la filmhistoriisto Gary Don Rhodes, ŝia rolo en tiu filmo estas tiu de tipa virino en horor- kaj misterfilmoj : "Virino en hororfilmo (...) fariĝas la ĉasitaĵo, la predo. Nenio fareblas por ŝi, kaj la sola demando tial iĝas : kio estos farita el ŝi ?. "La heroinoj", aldonas Rhodes, "estas junaj kaj belaj, sed plivole simbolas posedendajn premiojn, aŭ "ŝtelitajn" de maliculo aŭ "gajnitajn" de juna heroo fine de la filmo"[9]. Post The Cat and the Canary, Laura La Plante daŭre ludis rolojn por Universal, sed estis sekve rigardita kiel "viktimo de parolaj filmoj"[10]. Ŝi ricevis stelon sur la holivuda Walk of Fame antaŭ sia morto en 1996 pro alchajmera malsano[11].

Rolantaro de The Cat and the Canary. De maldekstre dekstren : Flora Finch, Gertrude Astor, Creighton Hale, Forrest Stanley, Laura La Plante kaj Arthur Edmund Carewe.

Universal elektis la irlandan aktoron Creighton Hale por ludi la heroon Paul Jones, kuzon de Annabelle. Hale aperis en 64 mutaj filmoj antaŭ The Cat and the Canary, plej fame en la filmserio The Exploits of Elaine (1914), kaj en du filmoj de D. W. Griffith, Way Down East (1920) kaj Orphans of the Storm (1921)[12]. La rolo de Hale en The Cat and the Canary celis krei komediajn intertempojn. Laŭ la kritikisto John Howard Reid, "li senĉese apogas sin al mebloj, troviĝas en riskaj pozicioj sub lito aŭ batalas kontraŭ neverŝajnaj objektoj kiel falantaj libroj aŭ gigantaj litrisortoj"[13]. Hale nur tre malfacile daŭrigis sian karieron post la alveno de parolaj filmoj : plejmultaj el liaj roloj estis duarangaj kaj ne menciitaj en la prezentlisto[14].

La maliculo Charles Wilder estis ludita de Forrest Stanley, kiu antaŭe aperis en filmoj kiel Bavu (1923), Through the Dark (1924) kaj Shadow of the Law (1926). Post sia sukcesa rolo en The Cat and the Canary, Stanley ricevis nur malpli gravajn rolojn en aliaj filmoj, interalie en Show Boat (1936), Curse of the Undead (1959), sed ankaŭ en la televidaj serioj Alfred Hitchcock Presents, Studio 57 kaj Gunsmoke[15].

La filmo cetere entenas malĉefan rolantaron, kiu laŭ unu filmhistoriisto estas nur "duaklasa"[16], sed estas tute kontraŭe laŭ alia kritikisto "bonega"[13]. Tully Marshall ludis la suspekteman juriston Roger Crosby, Martha Mattox estis elektita kiel la malgaja kaj superstiĉa domgardistino Mammy Pleasant, dum Gertrude Astor kaj Flora Finch ludis monavidajn parencojn, respektive la filinon Cecily Young kaj la fratinon Susan Sillsby[13]. Lucien Littlefield estis elektita kiel la freneza psikiatro Ira Lazar, kiu strange similas al la ĉefpersono ludita de Werner Krauss en Das Cabinet des Dr. Caligari[17].

Reĝisorado[redakti | redakti fonton]

Konforme al la konjektoj de Universal, la reĝisoro Paul Leni aliformis la teatraĵon de John Willard en filmon ekspresionisman sed adaptitan al usona publiko. La historiisto Bernard F. Dick observas, ke "Leni mildigis germanan ekspresionismon, kun ties bizara chiaroscuro, malsimetriaj scenoj kaj ekscesa stilizo, ĝis formato akordigebla kun usona filmtradicio"[18]. Jenn Dlugos opinias, ke "multaj filmadaptoj de teatraĵoj [de la 1920-aj jaroj] lasas sin kapti de tio, ke ili ja ĝuste ŝajnas kiel teatraĵoj filmitaj por kino, pro minimuma emfazo de la ĉirkaŭo kaj multe da ekscesa aktorado"[19]. Tio tamen ne estis la kazo de la filmo de Leni. Richard Scheib rimarkas, ke "la stilo de Leni estas io, kio forlevas The Cat and the Canary el simpla filmita teatraĵo, kaj donas al ĝi mirindan grafikan dinamismon"[20].

Por krei la strangan kaj apartan etoson de The Cat and the Canary, Leni uzadis kamerateknikojn kaj efektojn similajn al tiuj troveblaj en germanaj ekspresionismaj filmoj kiel Das Cabinet des Dr. Caligari. La filmo komencas per mano, kiu ŝiras araneoretojn por malkaŝi la enkondukajn titolojn. Inter aliaj efektoj estas "teatraj ombroj, okullogaj superstaplo de bildoj kaj patosaj sekvencoj, dum kiuj la kamerao pasas tra koridoroj kun ŝvelantaj kurtenoj"[4]. La filmhistoriisto Jan-Christopher Horak cetere komentas unu gradŝanĝon inter du scenoj de la filmo, el bildo de la sinjordomo kaj ties strangformaj turoj al tiu de tro grandaj boteloj da medikamentoj, kiujn la forpasinta Cyrus devis trinki : tio laŭ Horak "funkcias kiel duobla simbolo de karcero, ŝajnigante la maljunulon kiel enŝlosigitan nanon"[21]. Leni zorgeme kunlaboris kun la rolantaro por plifortigi la etoson jam kreitan de lumigo kaj kameranguloj. La ĉefa fotografisto Gilbert Warrenton memoris, ke Leni ofte uzis gongon por stuporigi la aktorojn. Warrenton amuze rimarkis, ke "Leni batis tiun aĵon eĉ pli malbone, ol la Savarmeo batas tamburon"[22].

Kvankam la filmo entenas kelkajn hororelementojn, ĝi laŭ la filmhistoriisto Dennis L. White "estas strukturita por fino elpensita alie ol hororo. Kelkaj scenoj ja eble atingas hororon, kaj kelkaj personoj drame spertas hororon, sed en tiaj filmoj, fundamentaj konvenciaj indicoj kaj logika klarigo (almenaŭ kredebla klarigo laŭ posta vidpunkto) estas plejofte fundamentaj kaj estas la ĉefaj zorgoj de iliaj kreintoj"[23].

Krom reĝisorado, Paul Leni ankaŭ estis pentristo kaj scendesegnisto. La scenoj de la filmo estis desegnitaj de Leni mem kaj realigitaj de Charles D. Hall, kiu poste ankaŭ desegnis scenojn por Drakulo (1931) kaj Frankenŝtejno (1931)[24]. Leni esperis eviti tro grandan realismon, kaj klopodis krei vidajn efektojn, kiuj plivole simbolis la emociojn de la personoj. Pri tio li skribis : "Ne ekstreman realecon perceptas la kamerao, sed la realecon de interna okazaĵo, kiu estas pli profunda, efektiva kaj emociiga ol tio, kion ni vidas per niaj ĉiutagaj okuloj"[4]. Leni sekve plireĝisoris kelkajn filmojn, interalie The Chinese Parrot (1928) pri la detektivo Charlie Chan, The Man Who Laughs (1928) kaj The Last Warning (1929), antaŭ sia morto en Los-Anĝeleso pro sepso[25].

Recenzo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Afiŝo emfazanta plurajn elementojn de la filmo, precipe la "katon kaj la kanarion" kaj la misteran, teruran manon.

The Cat and the Canary estis montrita por la unua fojo en la Colony Theatre de Novjorko la 9-an de septembro 1927[13][26] : la filmo rapide fariĝis populara kaj komerca sukceso por kinejoj[21]. La magazino Variety ekzemple opiniis : "Tio, kio distingas la Universal-filmversion el la (...) teatraĵo estas la inteligenta traktado de stranga temo fare de Paul Leni, enkondukante kelkajn el la romanscenoj kaj romanideoj, kun kiuj oni identigis lin (...) La filmo daŭras iom tro longe (...) Krom tio, ĝi estas superaveraĝe kontentiga distraĵo"[27]. Laŭ alia recenzo el New York Times, "jen filmo, kiu devus esti prezentita antaŭ multaj aliaj reĝisoroj por montri al ili, kiel oni devus raporti rakonton, ĉar tra la tuta filmo S-ro Leni ŝajne neniam senfortiĝas. Li agadas tiom nature, kiom homo penseme fingrumanta la finojn de siaj lipharoj"[28]. Kiel la filmhistoriisto Bernard F. Dick tamen rimarkas, "subtenantoj de "Kaligarismo", aŭ alivorte de la plej ekstrema ekspresionismo, (...) kompreneble opiniis, ke Leni vulgarigis la konvenciojn [de ekspresionismo]". Sed laŭ Dick, Paul Leni nur "lumigis ekspresionismajn temojn, tiel ke ili povus eniri usonan kinarton sen la ŝarĝo de movado, kiu senkontrolite perdiĝis"[18].

Modernaj kritikistoj plivole interesiĝas pri la graveco kaj influo de la filmo. Chris Dashiell rimarkas, ke "ĉio en la filmo estas tiel multe troiga, tiel malmulte subtila, ke ni rapide ne plu atentas pri la okazaĵoj, malgraŭ kelkaj milde timigaj efektoj". La sama kritikisto tamen konsentas, ke la filmo "havis grandan influon sur la horora ĝenro, kaj eĉ Hitchcock citis ĝin kiel influo"[29]. Tony Rayns cetere rigardas la filmon kiel "la definitiva filmo pri fantomloĝita domo (...) Leni lerte kaj ĉefe klopodas por ridoj, sed la vagantaj, kvazaŭe Murnau-aj kameramovoj tamen generas unu aŭ du tremetojn dum la filmo. Ĝi estas, fakte, ege distriga"[30]. Laŭ John Calhoun, la graveco kaj influo de la filmo devenas de tio, ke Leni "rimarkinde scipovas alporti komikajn elementojn al la banalaj konvencioj de la intrigo : la pivotantaj paneloj kaj la malaperoj de roluloj okazas tiel rapide kaj estas tiel eksperte planitaj, ke la verko ŝajnas kiel klasika burleskaĵo kun klakantaj pordoj (...) Samtempe, Leni ne preterrigardis la hororajn elementojn"[31].

Kvankam ĝi ne estas la unua filmo okazinta en onidire fantomloĝita domo, The Cat and the Canary nekontesteble starigis modelon por la ĝenro de la "malnova, malhela domo" (angle old dark house genre)[32]. Tiu vortesprimo aperis pro filmo de la angla reĝisoro James Whale titolita The Old Dark House (1932), kiu estis profunde influita de la filmo de Leni[17]. Tiu filmĝenro grupigas la filmojn, "en kiuj murdoj estas plenumitaj de maskitaj murdistoj en malnovaj domegoj"[33]. Laŭaspekte supernaturaj okazaĵoj ĉiuj ricevas racian klarigon je la konkludo de la filmo, kaj tiam simple aperas kiel la agoj de krimulo. Inter aliaj, samĝenraj filmoj influitaj de The Cat and the Canary estas The Last Warning (1929), House on Haunted Hill (1959), sed ankaŭ la monstr-filmoj de Abbott kaj Costello kaj de Laurel kaj Hardy[34][35].

Kolorigita kaj renovigita versio de The Cat and the Canary estis eldonita de Image Entertainment por VHS kaj DVD, respektive en 1997 kaj 2005. La originala blanknigra versio restas malofte dissendita ĉe la kabla televidreto Turner Classic Movies.

Readaptoj[redakti | redakti fonton]

The Cat and the Canary estis entute readaptita kvinfoje. The Cat Creeps fare de Rupert Julian (1930) kaj la hispanlingva La Voluntad del muerto, reĝisorita de George Melford kaj Enrique Tovar Ávalos, estis la unuaj parolaj readaptoj de la filmo : ili ambaŭ estis produktitaj kaj distribuitaj de Universal Pictures en 1930[4]. Kvankam ili viciĝis inter la unuaj parolaj filmoj produktitaj de Universal, neniu montriĝis vere influa sur la ĝenro, kaj The Cat Creeps cetere estas hodiaŭ perdita filmo[36].

Poste fariĝis la intrigo iom tro familieca : kiel rimarkis la filmhistoriisto Douglas Brode, "estis verŝajne, ke la teatraĵo estos senfine formetita en tirkeston"[7]. La sekva readapto fare de Elliott Nugent, The Cat and the Canary, tamen montriĝis sukcesa[37][38]. Nugent "havis la bonan ideon adapti la teatraĵon kun videble komika celo"[7]. La filmo estis produktita de Paramount Pictures, kaj montris interalie la komedian aktoron Bob Hope. Hope havis la rolon de Wally Campbell, persono inspirita de la rolo de Creighton Hale kiel Paul Jones. Almenaŭ unu kritikisto sugestis, ke Hope disvolvis la rolon pli bone ol Hale, kaj cetere montriĝis pli amuza kaj pli ĉarma[13].

Inter aliaj readaptoj estis Katten och kanariefågeln ("La Kato kaj la Kanario"), sveda televidfilmo aperinta en 1961 kaj reĝisorita de Jan Molander[39], sed ankaŭ The Cat and the Canary (1979), brita filmo reĝisorita de Radley Metzger. La versio de 1979 estis produktita de Richard Gordon, kiu klarigis la kialojn de tia readapto : "Nu, tio ne estis farita ekde la versio de Bob Hope, tio neniam estis farita kolore, ĝi estis famkonata titolo, ĝuis certan reputacion kaj estis io, kio logike povus aŭ fakte devus esti farita en Anglio"[40].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos Clarens, An Illustrated History of Horror and Science-Fiction Films: The Classic Era, 1895–1967 (New York: Da Capo Press, 1997), p. 56, ISBN 0-306-80800-5.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 The Cat and the Canary (1927; DVD, Image Entertainment, 2007).
  3. Joan Weinstein, The End of Expressionism: Art and the November Revolution in Germany, 1918–1919 (Chicago: University of Chicago Press, 1990), p. 3, ISBN 0-226-89059-7.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Richard Peterson, liner notes, The Cat and the Canary (DVD, Image Entertainment, 2005).
  5. Steve Neale, Genre and Hollywood (London: Routledge, 2000), p. 95, ISBN 0-415-02606-7.
  6. Ian Conrich, "Before Sound: Universal, Silent Cinema, and the Last of the Horror Spectaculars," in The Horror Film, ed. Stephen Price, (New Brunswick, N.J.: Rutgers University Press, 2004), p. 47, ISBN 0-8135-3363-5.
  7. 7,0 7,1 7,2 Douglas Brode, Edge of Your Seat: The 100 Greatest Movie Thrillers (New York: Citadel Press, 2003), p. 32, ISBN 0-8065-2382-4.
  8. Vidu Laura La Plante ĉe la Internet Movie Database
  9. Gary Don Rhodes, White Zombie: Anatomy of a Horror Film (Jefferson, N.C.: McFarland, 2001), p. 19, ISBN 0-7864-0988-6.
  10. Hans J. Wollstein, Biografio de Laura La Plante ĉe All Movie Guide Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Robert McG. Thomas Jr., "Laura La Plante Dies at 92; Archetypal Damsel in Distress," New York Times, October 17, 1996, p. B14.
  12. Hal Erickson, Biografio de Creighton Hale ĉe All Movie Guide Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 John Howard Reid, These Movies Won No Hollywood Awards (Lulu Press, 2005), p. 39, ISBN 1-4116-5846-9.
  14. Joseph M. Curran, Hibernian Green on the Silver Screen: The Irish and American Movies (Westport, Conn: Greenwood Press, 1989), p. 27, ISBN 0-313-26491-0.
  15. Hans J. Wollstein, Biografio de Forrest Stanley ĉe All Movie Guide Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Thomas Schatz, The Genius of the System: Hollywood Filmmaking in the Studio Era (New York: Owl Books, 1996), p. 89, ISBN 0-8050-4666-6.
  17. 17,0 17,1 Clarens, Illustrated History of Horror, p. 57.
  18. 18,0 18,1 Bernard F. Dick, City of Dreams: The Making and Remaking of Universal Pictures (Lexington: University Press of Kentucky, 1997), p. 56, ISBN 0-8131-2016-0.
  19. Jenn Dlugos, recenzo de The Cat and the Canary DVD, at Classic-Horror
  20. Richard Scheib, recenzo de The Cat and the Canary, at The SF, Horror and Fantasy Film Review Arkivigite je 2018-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
  21. 21,0 21,1 Jan-Christopher Horak, "Sauerkraut and Sausages with a Little Goulash: Germans in Hollywood, 1927." Film History 17 (2005): pp. 241.
  22. Gilbert Warrenton, citita en Kevin Brownlow, "Annus Mirabilis: The Film in 1927," Film History 17 (2005): p. 173.
  23. Dennis L. White, "The Poetics of Horror: More than Meets the Eye," Cinema Journal 10 (No. 2, Spring 1971): p. 5.
  24. John T. Soister, Up from the Vault: Rare Thrillers of the 1920s and 1930s (Jefferson, N.C.: McFarland, 2004), p. 69, ISBN 0-7864-1745-5.
  25. Graham Petrie, Hollywood Destinies: European Directors in America, 1922–1931 (Detroit: Wayne State University Press, 2002), pp. 186–189 ISBN 0-8143-2958-6.
  26. "Projection Jottings," New York Times, May 15, 1927, p. X5.
  27. Variety recenzo de The Cat and the Canary, citita en Roy Kinnard, Horror In Silent Films: A Filmography, 1896–1929 (Jefferson, N.C.: McFarland, 1995), p. 200, ISBN 0-7864-0751-4.
  28. Mourdant Hall, "Mr. Leni's Clever Film; 'Cat and Canary' an Exception to the Rule in Mystery Pictures," New York Times, September 18, 1927, p. X5.
  29. Chris Dashiell, recenzo de The Cat and the Canary, at CineScene.com Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
  30. Tony Rayns, The Time Out Film Guide, Second Edition, Edited by Tom Milne (London: Penguin Books, 1991), p. 106, ISBN 0-14-014592-3.
  31. John Calhoun, The Penguin Encyclopedia of Horror and the Supernatural, eldonita de Jack Sullivan (New York: Viking, 1986), p. 73, ISBN 0-670-80902-0.
  32. Schatz, Genius of the System, p. 88.
  33. Jeffrey S. Miller, Horror Spoofs of Abbott and Costello: A Critical Assessment of the Comedy Team's Monster Films (Jefferson, N.C.: McFarland, 2004), p. 2, ISBN 0-7864-1922-9.
  34. Miller, Horror Spoofs, pp. 2–3.
  35. Joseph Maddrey, Nightmares in Red, White, and Blue: The Evolution of the American Horror Film (Jefferson, N.C.: McFarland, 2004), p. 40, ISBN 0-7864-1860-5.
  36. Soister, Up from the Vault, p. 74.
  37. Douglas W. McCaffrey, The Road to Comedy: The Films of Bob Hope, (Westport, Conn.: Greenwood Press, 2005), pp. 28–29, ISBN 0-275-98257-2.
  38. Alan Jones, The Rough Guide to Horror Movies (New York: Rough Guides, 2005), p. 77, ISBN 1-84353-521-1.
  39. Katten och kanariefågeln at the Internet Movie Database
  40. Intervjuo kun Richard Gordon, en Tom Weaver, Return of the B Science Fiction and Horror Heroes: The Mutant Melding of Two Volumes of Classic Interviews (Jefferson, N.C.: McFarland, 2000), p. 192, ISBN 0-7864-0755-7.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Everson, William K. American Silent Film. New York: Da Capo Press, 1998. ISBN 0-306-80876-5.
  • Hogan, David. Dark Romance: Sexuality in the Horror Film. Jefferson, N.C.: McFarland, 1997. ISBN 0-7864-0474-4.
  • MacCaffrey, Donald W., and Christopher P. Jacobs. Guide to the Silent Years of American Cinema. Westport, Conn.: Greenwood Press, 1999. ISBN 0-313-30345-2.
  • Prawer, S. S. Caligari's Children: The Film as Tale of Terror. New York: Da Capo Press, 1989. ISBN 0-306-80347-X.
  • Worland, Rick. The Horror Film: A Brief Introduction. Malden, Mass.: Blackwell Publishing, 2007. ISBN 1-4051-3902-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.