Das Cabinet des Dr. Caligari
El Vikipedio
| Das Cabinet des Dr. Caligari | |
|---|---|
Anglalingva afiŝo |
|
| Produktadlando | Germanio |
| Filmita en | Germanio |
| Originala lingvo | Muta filmo (germanaj subtekstoj) |
| Kina aperdato | 26-a de februaro 1920 |
| Ĝenro | Ekspresionisma |
| Buĝeto | Ĉ. 20 000 markoj |
| Reĝisoro(j) | Robert Wiene |
| Produktisto(j) | Eric Pohmer |
| Laŭ la verko de | Hans Janowitz kaj Carl Mayer |
| Ĉefrolantoj | Werner Krauss Conrad Veidt Friedrich Fehér Lil Dagover Hans Twardowski |
| IMDb | |
Das Cabinet des Dr. Caligari (esperante "La Kabineto de D-ro Caligari") estas germana, muta filmo reĝisorita de Robert Wiene en 1920 kaj adaptita el teatraĵo verkita de Hans Janowitz kaj Carl Mayer. Ĝi estas unu el la plej fruaj, influaj kaj arte aklamitaj filmoj de germana ekspresionismo.
La intrigo ĉefe temas pri la freneza D-ro Caligari kaj ties lojala, somnanbula Cesare. Ili ŝajne estas implikitaj en serio da murdoj en la germana montvilaĝo Holstenwall.