Frankenŝtejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La monstro de Frankenŝtejno, kiel usonaj filmoj prezentas lin
Ilustraĵo el eldono de "Frankenŝtejno" de Mary Shelley de 1831.

Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo estas la esperantigo de "Frankenstein, or The Modern Prometheus", titolo de sciencfikcia romano de Mary Shelley. La verko estis skribita 1816 en svislanda vilao, laŭ instigo de George Byron, kaj publikigita unuan fojon 1818 en Londono - anonime; la nomo de la verkinto de la antaŭparolo, Percy Bysshe Shelley (edzo de la verkistino), tamen aperis, kaj multaj unue kredis ke li verkis la tutan libron; pli disvastiĝis la versio de la reviziita tria eldono el la jaro 1831. Temas pri fantazia rakonto, kiu estis unu el la plej signifaj literaturaj ĝenroj el la 19a jarcento kaj de la romantikismo: ĝi reprezentas tion supernaturan, la ribelon de la nekonscio.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas pri la juna Victor Frankenstein el Ĝenevo. Dum studado en la Universitato de Ingolstadt en Bavario li kreas homon kunmetante kadavrerojn kaj poste sukcesas vivigi la tiel konstruitan estulon.

Tiu monstro ribelas kaj mortigas interalie la fraton (pro kies morto oni kondamnas kaj ekzekutas amikinon de la familio) kaj la fianĉinon de la esploristo. Tamen la artefarita kvazaŭhomo dum la tuta agotempo de la romano troviĝas en stato de nescio kaj malfeliĉo; li estas kompatinda kaj oni rakontas kiel li eklernas ĉion el neniscio. Same la studento suferas dum la tuta romano pro la sekvoj de sia kreaĵo. Vane postulinte respondecon kaj subtenon flanke de la kreinto la estulo malespere reagas per agresoj, ne celas mortigi Frankenstein, sed igi lin senti la mem spertitajn doloron kaj solecon.

La verko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas verkita per inkludo de multaj leteroj de unu rolulo al alia. Krome la strukturo konsistiĝas en rakontoj enmetitaj en rakontoj: tiele la monstro rakontas al Frankenŝtejno sian eklernadon kaj vivon, tiu rakontas ĉion al maristo, kiun li trafas ĉe la norda poluso, kiam li persekutas la monstron kaj tiu lasta rakontas ĉion al sia fratino. Krom la ĉefa historio estas aliaj interesaj temoj kiel la amikeca kaj ama rilatoj de la ĉefrolulo, kiuj komplikiĝas (ĝis la morto) pro la interveno de la monstro. Ankaŭ la vivo de la familioj ludas gravan rolon en la historio, ne nur tiu de la ĉefrolulo, sed ankaŭ tiu de kiu la monstro lernas.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Pro la influo de la postaj filmoj multaj homoj uzas la nomon "Frankenstein" por la "monstro" mem, kiu en la libro tute ne havas nomon.

Multaj usonaj filmoj translokigas la okazintaĵojn al Transilvanio, regiono eĉ ne menciita en la libro.

Shelley, kiu tiam nomiĝis Wollstonecraft Shelley, transprenis la nomon Frankenstein de burgo en la ĉirkaŭaĵo de Darmstadt.

La postaj libroj de Mary Shelley estis longtempe publikigitaj anonime "de la verkisto de Frankenstein", ĉar post la morto de ŝia edzo ŝi iĝis ekonomie dependa de sia tre konservativa bopatro, kiu strikte malpermesis al ŝi publike agi sub la nomo Shelley.

Gravo[redakti | redakti fonton]

La romano estas de kelkaj rigardata kiel la unua verko de sciencofikcio; rakontoj pri artefaritaj homoj ja ekzistis antaŭe (ekzemple la aŭtorino inspiriĝis je Ovidio kaj je "La perdita paradizo" de John Milton, sed ĉifoje aldoniĝis konekso al la naturscienco. En tiu pionira epoko de la ĝenro ŝi estis iamaniere antaŭulo de E. A. Poe kaj Jules Verne.

La signifo de la verko turniĝas ĉirkaŭ la mito de la kreo, la konflikto inter libereco kaj respondeco (pro la ago de Frankenŝtejno), la koruptado de la naivo (pro la agoj de la monstro, kiu agadas pli kaj pli perforte pro la neaj reagoj de homoj al li), ktp.

Temas pri reprezenta verko de la komenco de la industria epoko: ne nur Dio kreas, sed jam la homo; tamen la konsekvencoj de tiu kreado povas esti teruraj. La aŭtorino majstre kombinas la aventuron de la historio kun la psikologia profundo de la roluloj kaj la pezo de la simboloj. Tamen ŝi estis nur 18jara kiam ŝi verkis ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]