Serpentodresisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Serpentosorĉisto)
Serpentodresisto en Jaipur, Hindio.

Serpentodresisto estas prezentisto kiu kontrolas la movojn de unu aŭ pluraj serpentoj.

En la tipa kazo, la serpentodresisto uzas fluton, kaj lasas la serpenton sekvi la movojn de la fluto. Oni diras, ke fakte la serpentoj sekvas la movon pli ol la sonon.

Serpentosorĉistoj estas oftaj en Barato kaj aliaj partoj de suda Azio. Ĝi originas en la antikva Egiptio. Hodiaŭ la nombro de serpentodresistoj malkreskas, post malpermeso en Barato posedi serpentojn. En Marakeŝo, Maroko, nome en la placo Ĝemaa el Fna estas kutima turisma altiraĵo fare de serpentodresistoj al kiuj oni pagas se oni deziras vidi la spektaklon kaj aparte se oni volas fari foton.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Kobra Danco ĉe Negombo Beach