Sierra de la Demanda (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra de la Demanda
montara sistemo • mountain chain • natura pejzaĝo
supermara alteco

2 270 m

Geografia situo 42° 7′ N, 3° 8′ U (mapo)42.1135-3.1256Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 8′ U (mapo) f4
Sierra de la Demanda (Hispanio)
Sierra de la Demanda (Hispanio)
DEC
Sierra de la Demanda
Sierra de la Demanda
Situo de Sierra de la Demanda
Map
Sierra de la Demanda
vdr
Sierra de la Demanda, San Lorenzo fone.

La Sierra de la Demanda, aŭ de Arandio, estas montaro apartenanta al la Iberia Sistemo, situa en la provincoj Burgoso, Sorio kaj Rioĥo.

Ĝi formas parton de la samnoma komarko.

La plej alta pinto, en Rioĥo, estas San Lorenzo (2270 m.s.m.), sur kies deklivo estas la skiejo de Valdezcaray. La dua plej alta pinto (la plej alta pinto de la provinco Burgoso) estas San Millán (2132 m.s.m.). Sur ties suda deklivo estas la kvina plej alta pinto (la dua de Burgoso): Trigaza (2085 m.s.m.), kun la skiejo Valle del Sol, proksime al Pineda de la Sierra.

Salas de los Infantes estas la ĉefa loĝkerno sude. Norde de la Sierra de la Demanda kaj en la provinco Burgoso la ĉefa kerno estas Belorado; en Rioĥo estas Ezcaray, Santo Domingo de la Calzada, Anguiano kaj San Millán de la Cogolla. La tuta "sierra" en sia suda deklivaro enhavas proksimume 9 500 loĝantojn, el kiuj 2051 loĝas en Salas de los Infantes.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ROQUE ALONSO, M. Ángeles. "El vino y el agua: ritos de paisaje en la Sierra de la Demanda burgalesa". En: Etnografía y folklore en Castilla y León.