Sieteiglesias de Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sieteiglesias de Tormes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37892
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 5° 35′ U (mapo)40.741666666667-5.5775Koordinatoj: 40° 45′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 820 m [+]
Areo 14,29 km² (1 429 ha) [+]
Sieteiglesias de Tormes (Provinco Salamanko)
Sieteiglesias de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
Sieteiglesias de Tormes
Sieteiglesias de Tormes
Situo de Sieteiglesias de Tormes
Sieteiglesias de Tormes (Hispanio)
Sieteiglesias de Tormes (Hispanio)
DEC
Sieteiglesias de Tormes
Sieteiglesias de Tormes
Situo de Sieteiglesias de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sieteiglesias de Tormes [+]
vdr

Sieteiglesias de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Pantano de Santa Teresa. Sieteiglesias de Tormes estas tradukebla etimologie al Sep preĝejoj de Tormes.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Sieteiglesias kaj Pedro Martín, okupas totalan areon de 14,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 40 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, tamen ne tiom kiom aliaj samprovincaj loĝlokoj. Ĝi distas 32 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]