Sigmundo Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo Bathori

Sigismondo BÁTHORI, hungare BÁTHORI Zsigmond, somlyói (naskiĝis 1573 en Várad; mortis la 27-an de marto 1613 en Prago) estis princo de Transilvanio. Li estis filo de Kristoforo Báthori, frato de Stefano Báthori.

Biografio

Guruslău 1601

Sigismondo Báthori ektroniĝis je morto de sia patro en 1581, sed memstare ekregis nur en 1588. Al konsiloj de sia onklo Stefano Bocskai kaj la jezuito, Carillo Alfonz en 1594 li malligiĝis disde turkoj kaj ekzekutigis la magnatojn kontraŭulajn inter ili, Baltazaro Báthori, al kiu li transdonis sian tronon. La 28-an de januaro 1595 kun imperiestro Rudolfo la 2-a li faris ligon kontraŭturkan. Per la transilvania armeo li reprenis disde turkoj Lippa kaj Jenő, sekve kunagante kun Mikaelo de Valaĥio la 28-an de oktobro ĉe Giurgiu batis la armeon de grandveziro; sed la 26-an de oktobro 1596 ĉe Mezőkeresztes la kuniĝintaj transivaniaj kaj hungaraj armeoj li perdis la batalon. Vidinte ke li estas senkapabla defendi sian landon kontraŭ kolero de turkoj, en 1597 li transdonis ĝin al la imperiestro. Sian decidon li ekpentis kaj la 20-an de aŭgusto 1598 reokupis la tronon. En marto 1599 li denove abdikis al favoro de sia nevo, kardinalo Andreo Báthori. Post lia morto li denove elektigis sin reganto la 4-an de februaro 1601. Li ricevis ankaŭ la subtenon de nobelaro, sed la 3-an de aŭgusto ĉe Magyargoroszló la armeoj de Basta kaj Mikaelo de Valaĥio malvenkis lin. En julio 1602 li denove abdikis kaj definitive forlasis Transilvanion kaj plu vivis en Ĉeĥujo. Lia regado havis egajn negativajn rezultojn al Transilvanio.

Antaŭe:Princo de TransilvanioPoste:
Kristoforo Báthori1581/861598Rudolfo1a-foje
Rudolfoaŭgusto 1588 - marto 1599Andreo Báthori2a-foje
Rudolfo1601Rudolfo3a-foje


Bibliografio

Beletristikaĵoj kaj komponaĵoj

  • Fáy András: A két Báthori (tragedio, Pest, 1827);
  • Kemény Zsigmond: Gyulai Pál (romano, Pest, 1847);
  • Bibó Lajos: B. Zs. (dramo, Bp., 1927);
  • Passuth László: Sárkányfog (romano., Bp., 1960),
  • Horusitzky Zoltán: B. Zs. (opero, Bp., 1955).

Fonto