Sikarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sikarioj (nomataj ankaŭ ponardoportistoj; el la latina sica = ponardo) estis juda grupo en la 1-a jarcento, batalanta kontraŭ la romianoj kaj ties okupado.

La sikarioj estis subgrupo de la zelotoj, kiuj okupis en 66 la fortikaĵon de Masada dum la juda ribelo kontraŭ la romia okupado. La sikarioj estis elita unuo de la zelotoj, ili estis profesiaj murdistoj. Oni konsideras ilin fruaj teroristoj.