Simon Tolnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TOLNAI Simon estis hungara entreprenisto, posedinto de presejo, presaĵentrepreno kaj libroeldonejo naskita en Nagyvárad la 26-an de marto 1868 kaj mortinta en Mauthausen je la fino de 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tolnai en 1895 fondis la gazeton Tolnai Világlapja, en 1912 li fondis presejentreprenon. Li eldonis mondhistorion, enciklopedion, belestristikajn kaj sciencajn librojn, teatran semajngazeton, modgazeton. En 1941 la registaro transdonis lian entreprenon al Magyar Népművelők Társaság (Hungara Popolkultivanto Asocio). Post la germana invado de Hungarujo en 1944 la Gestapo deportis lin.

Fonto[redakti | redakti fonton]