Simone Glodeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simone GLODEAU (aŭ, esperantigite, Simono GLODO, aŭ Glodino) estis franca esperantistino, aktivulo de la laborista movado, naskiĝis ĉirkaŭ 1900 kaj mortis la 8an de majo 1987.

SAT-anino k tre aktiva membro de SAT-Amikaro kun sia edzo Ludoviko, kiu antaŭe en 1921 jam helpis al la starigo de SAT dum la Universala Kongreso en Prago. Ŝi interalie redaktis la francan broŝuron Une humanité, une langue, poresperanta pledo, kiu plu haveblas ĉe la SAT-Amikara libroservo, kiun ŝi prizorgis ĝis 1966. Aldone, ŝi estis sekretario de SAT-Amikaro ĝis 1979.


Verkoj

  • Une Humanité, une langue, 1946
  • Une Humanité, une langue, 1973 (draste reviziita broŝuro, en kiu malaperis interalie detala historia skizo pri la laborista esperanto-movado).

Eksteraj ligiloj

greke Kio pri la SAT-aninoj ?, artikolo el La SAGO (aprilo-majo 2005) greke Por fini ĉapitron (pri la libroserva agado de ge-Glodoj)