Sinkponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinkoponto.

Sinkponto estas tipo de movebla ponto kiu malsuprenigas la pontan platformon sub la akvonivelo por permesi, ke navigtrafiko uzu la akvovojon. Tio diferencas el liftoponto aŭ tabloponto, kiuj funkcias per levado de la pontovojo. Du sinkopontoj ekzistas ĉe la Korinta Kanalo en Grekio, po unu ek ĉiu pinto, nome en Istmia kaj Korinto.[1] Ili malsuprenigas la centran longon ĝis 8 metroj sub la akvonivelo kiam ili permesas la vojon al la ŝipoj kiuj trairas la kanalon.

La ĉefa avantaĝo de la sinkoponto super la simila liftoponto estas ke ne estas strukturo super la ŝipkanalo kaj tial ne estas altolimigo al la ŝiptrafiko. Tio aparte gravas por la navigantaj ŝipoj. Aldone, la manko de supra strukturo estas konsiderata estetike plaĉa, simile kunhavata kun la Ĉikago-stila baskula ponto kaj la tabloponto. Tamen, la strukturo de la sinkoponto limigas la grandon de la ŝipoj en la akvovojo.

La termino "sinkoponto" estas foje aplikata ankaŭ al nemovebla ponto kiu estas desegnita por rezisti subakvigon kaj fortajn akvofluojn kiam la akvonivelo plialtiĝas. Tia ponto estas pli propre nomita "malaltakva ponto".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moore, Richard (Februaro 1990). Fodor's 90 Greece. Fodor's Travel Publications. p. 152. ISBN 9780679017721.