Skull and Bones

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skull and Bones („Kranio kaj Tibio“) estas sekreta societo en la universitato de Yale. La anoj - nomataj Boodle Boys - estas ĉiam studentoj de Yale. Kranio kaj Tibo havas multajn famajn anojn, kiel George Bush kaj George W. Bush iamaj prezidentoj de Usono, sed ankaŭ la demokrata kandidato por la prezidenteco de 2004, John Kerry. Aliaj famuloj estas Bundy, Ford, Goodyear, Harriman, Heinz, Jay, Kellogg, Lord, Lovett, Perkins, Phelps, Pillsbury, Pinchot, Rockefeller, Sloane, Stimson, Taft, Vanderbilt, Weyerhaeuser kaj Whitney.

Skull and Bones estis fondita en 1832 de William Huntington Russell kaj Alphonso Taft.

Oni invitas en la societon ĉiujare ĉ. 15 studentojn, la membroj devas esti reciproke lojalaj, helpi unu la alian.

Onidire la anoj de Skull and Bones - inter aliaj Prescott Bush - elfosis en 1918 kiel „kuraĝ-provo“ la tombejon de la indiĝena ĉefo Geronimo kaj oni starigis la kranion kaj tibion en sia kulta muzeo.

Fontoj


Eksteraj ligiloj


vidu nepotismo)