Geronimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geronimo
Geronimo
Indiana estro
Naskiĝo 16-a de junio 1829
en No-Doyohn Canyon, Meksiko
Morto 17-a de februaro 1909
en Fort Sill, Oklahomo, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg


Geronimo (indiana nomo Goyathlay "Oscedanto") estis estro de la ĉirikavaj apaĉoj (sed li mem estis bedonkohe-apaĉo); li direktis defendon de sia patrolando kontraŭ la usonaj soldataj fortoj.

Li estis akceptita en 1846 al la konsilio de la batalantoj kaj partoprenis en bataliroj en Sonora kaj Chihuahua de Meksiko. La meksikianoj murdis en 1858 lian patrinon, edzinon, infanojn. Li volis venĝon kaj dum tio, li montris elstaran kapablon pri kuraĝo, lerteco, obstineco, tiel li baldaŭ iĝis gvidanto de grupo da batalantoj.

En 1874, registaro de Usono perforte translokigis 4000 apaĉojn el siaj hejmoj al rezervejo apud San Carlos, neproduktema areo. Ili ne havis rajtojn, sufiĉan nutraĵon kaj volis hejmeniri. Ili turnis sin al Geronimo kaj aliaj, komencis prirabi, detrui. Komence de la 1870-aj jaroj, subkolonelo George F. Crook sukcese kvietigis la aron, sed liaj posteuloj ne agadis same, kio estigis batalojn inter blankuloj kaj indianoj.

Oni reaktivigis en 1882 la subkolonelon Crook por gvidi militiron kontraŭ la indianoj. Geronimo kapitulacis en januaro de 1884, sed en majo de 1885 eskapis el la rezervejo de San Carlos. Crook denove ekis militiron kaj Geronimo kapitulacis denove la 27-an de marto 1886, proksime al Cañón de Los Embudos. Proksime al la limo, Geronimo – timante mortigon en Usono – eskapis kun grupo. Pro tio brigada generalo Nelson A. Miles forigis Crook-on el la pozicio, la 2-an de aprilo.

Dum la lasta militriro, oni uzis ĉ. 5000 blankulajn soldatojn kaj 500 indianojn por kapti Geronimo-n. Kvin monatojn poste (post 2600 km) oni trovis bivakejon de Geronimo inter montoj de Sonora. Miles traktis kun Geronimo pri kapitulaco, promesante eblon pri reiro al Arizono. Oni ne tenis la promesojn kaj Geronimo kaj kunuloj devis trudlabori. Li revidis sian familion nur en majo de 1887.

Oni translokigis lin al fortikaĵo Fort Sill (Oklahoma) en 1894, kie li provis kultivi agron kaj eĉ aniĝis al la Nederlanda Reformata Eklezio. La eklezio ekskludis lin, ĉar li ne povis elteni tentojn de la hazardludoj. Li neniam plu revidis Arizonon, sed per aparta permeso de la Militara Ministerio, li rajtis vendis siajn fotojn kaj memfaritajn aĵojn en ekspozicioj.

Antaŭ sia morto, li diktis al S. S. sian biografion (Geronimo: His Own Story)

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiam la lasta arbo estos faligita, la lasta rivero venenigita, la lasta fiŝo kaptita, tiam oni komprenos ke mono ne estas manĝebla.