Slint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slint
Persona informo
TTT
Retejo http://www.slintmusic.com/
vdr

Slint estis usona rok-bando el Louisville (Kentukio), formita en 1986. La bando konsistis el Brian McMahan (gitaro, voĉo), David Pajo (gitaro), Britt Walford (drumoj, voĉo), Todd Brashear (basisto en Spiderland), kaj Ethan Buckler (basisto en Tweez). La unua albumo de Slint, nome Tweez, estis registrita de inĝeniero Steve Albini en 1987 kaj publikigita neamplekse en la diskeldonejo Jennifer Hartman Records en 1989. Ĝi estis sekvita du jarojn poste de la kritike pli pozitive laŭdita Spiderland, publikigita en la sendependa diskeldonejo Touch and Go Records.

La bandanoj reunuiĝis sporade ekde 1990.[1]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Kernaj[redakti | redakti fonton]

  • David Pajo – gitaro (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Britt Walford – drumoj, gitaro, voĉo (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Ethan Buckler – baso (1986–1987)
  • Brian McMahan – gitaro, voĉo (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Todd Brashear – baso (1988–1990, 1992)

Iamaj turneaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Michael McMahan – gitaro (2005, 2007, 2013–2014)
  • Todd Cook – baso (2005, 2007)
  • Matt Jencik – baso (2007, 2013–2014)

Sesimuzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Tim Ruth – baso (1994)

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Tweez (1989)
  • Spiderland (1991)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Murray, Robin (23a de Julio, 2013). "Slint To Reform!". gazeto Clash. Alirita la 23an de Julio, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]