Soklo
Soklo estas bazo ordinare kvarflanka, sur kiu staras statuo, kolono, aŭ konstruaĵo.
La soklo estas la plej malsupra parto de la konstruaĵo, sur kiu staras la kolono, muro, ktp. Foje troviĝas sur la soklo surskribaĵo (nomoj, eventoj, datoj, ...)
Sokloj devenas de la ligna konstruaĵo. Sub lignaj fostoj oni metis platajn ŝtonojn por malhelpi al la malsekeco de la grundo detrui la foston. Aldone la premareo estis pligrandigita, kio malhelpis malleviĝon de la fosto en la grundon.
Vidu ankaŭ
- piedestalo, masiva bazo de ekzemple kolono aŭ statuo, ofte ornamita de kornico
- bazo, malsupra subportanta parto de objekto
- podio, planko altigita super la grundo
- platformo