Solesmes (Nord)
| Solesmes | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Cambrai | |
| Kantono | Solesmes (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Serge Machepy 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59730 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59571 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 4 625 (2006) | |
| Loĝdenso | 199 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°11′10″N 3°29′57″O / 50.18611°N, 3.49917°OKoordinatoj: 50°11′10″N 3°29′57″O / 50.18611°N, 3.49917°O | |
| Alto | 62 m - 139 m m | |
| Areo | 23,25 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Solesmes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 4 625 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Solesmes situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Solesmes etendiĝas sur 23,25 km². Ĝi situas en la valo de la rivero Selle.
Historio [redakti]
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Serge Machepy, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj [redakti]
Henry-Eugène Delacroix, franca pentristo, naskiĝis en Solesmes en 1845.
Administrado [redakti]
Solesmes estas la ĉefurbo de la kantono de Solesmes. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.