Sonsorol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Sonsorol

Sonsorol aŭ Sonsoral aŭ Dongosaro estas administra areo de Palaŭo. La surfaco de Sonsorol estas nur 3,30 km² kaj havas nur 39 loĝantojn (2000). Ĉefloko estas la samnoma Sonsorol (Dongosaro).

La administra areo estas dividita en kvar ĉefinsuloj, nome Fanna, Sonsorol, Pulo Anna kaj Merir.

Fanna

Fanna, ankaŭ Fana estas ĉirkaŭita de korala rifo (160 ĝis 480 m). La ĉefplanto de la insulo estas la kokospalmoj. Fanna estas neloĝata kaj havas surfacon de 0,54 km².

Sonsorol

Sonsorol, ankaŭ DongosaroDongosaru estas same ĉirkaŭita de korala rifo (160 ĝis 480 m). La ĉefloko de Sonsorol estas Dongosaro.

Pulo Anna

Pulo Anna aŭ ankaŭ Puro havas same koralan rifon, kaj la ĉefloko nomatas Puro.

Merir

Fine ankaŭ Merir aŭ Melieli estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefloko nomiĝas Melieli kaj havas radiostacion.