Sortavala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Rusia urbo gm

Situo de Sortavala kaj ĝia distrikto en Respubliko KarelioSortavala (ruse Сортавала, svede Sordavala) estas urbo en Karelio en Rusio. La urbo situas sur bordo de lago Ladoga. En la urbo estas fervoja stacio. Ĝis 1918 la urbo estis nomita en la rusa lingvo Serdobol (Сердоболь).

La urbo kaj apudaj urbetoj kaj kamparaj vilaĝoj formas apartan urban distrikton de la Respubliko Karelio. La distrikto havas 34 700 loĝantojn kaj inkluzivas i.a. urbeton Värtsilä kaj monahejan insularon Valaam. La urbo mem havas 20 700 loĝantojn.

Historio

Situo de Sortavala en teritorio donita de Finnlando al Sovetio en 1940.

La praa loĝantaro de Sortavala regiono estas kareloj. De 14-a ĝis la 15-a jarcento la regiono apartenis al Novgorodo. La regiono estis aneksita al Svedio en 1617 kaj la ortodoksa loĝantaro grandparte fuĝis al Ruslando (vidu: Tverjaj kareloj).

La urbo Sortavala estas fondita en 1643 (pluraj fontoj mencias fondojaron 1632, kiu tamen estas malĝusta).

Ĝis 1721 la urbo apartenis al Svedio. Kiam la urbo fariĝis parto de Rusa imperio en 1721 ĝi perdis siajn urbajn rajtojn. Dum la milito de 1742 ĝis 1743 la svedoj okupis la urbon kaj bruligis ĝin. En 1783 la urbaj rajtoj estis redonitaj. En 1812 la urbo estis ligita al Finnlando (Granda duklando Finnlando de Rusa Imperio).

Signifa evoluo okazis post 1894, kiam fervojo estis konstruita de Viborg al Sortavala. Tio signifis evoluon de industrio, ekzemple segejoj kaj diversaj uzinoj estis fonditaj en la urbo. Instruista altlernejo estis fondita en la urbo en 1880 kaj lernejo de pastroj en 1918.

Post la vintra milito inter Finnlando kaj Sovetio (1939-1940) la urbo estis ligita al Sovetio, kie ĝi fariĝis parto de Karela-Finna Soveta Respubliko. Inter 1941 kaj 1944, dum milito, la urbo estis religita al Finnlando. Ekde 1944 ĝi apartenas al Ruslando.

La antikva ligna urbocentro estas konservita malgraŭ militoj.

Loĝantaro

La loĝantaro de la urbo kreskis malrapide. En 1697 la urbo havis nur 600 loĝantojn.

En 1939 la urbo havis 4 700 loĝantojn kaj en antaŭurboj ekster la urba limo estis pliaj 4 500 loĝantoj. En vintra milito (1939-1940) la urbo estis ligita al Sovetunio kaj la finna loĝantaro fuĝis al Finnlando. La novaj loĝantoj venis el diversaj partoj de Ruslando kaj ankaŭ el Belorusio kaj Ukrainio.

En 1959 Sortavala havis 17 600 loĝantojn, el kiuj 76,1 % estis rusoj kaj 4,8 % kareloj.

En 1970 la urbo havis 22 188 loĝantojn, el kiuj 77,6 % estis rusoj kaj 4,3 % kareloj.

En 1979 la urbo havis 21 650 loĝantojn kaj en 1989 ĝi havis 22 126 loĝantojn, el kiuj 79,1 % estis rusoj kaj 3,6 % kareloj.

En 2005 la urbo havis 20 400 loĝantojn kaj la tuta distrikto 34 700.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Hejmpaĝo de urbo Sortavala

Pri la historio de Sortavala en la finna

Finnlanda fondaĵo pri Sortavala

Retejo pri la historio de Sortavala en la finna, la rusa kaj la angla lingvoj.