Sougia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sougia (greke Σούγια) estas vilaĝo en la regiono Ĥania sur la insulo Kreto, Grekio. Ĝi situas ĉe la suda marbordo de la insulo, 70 km sude for Ĥania. Ĝi havis 109 loĝantojn en 2001, kaj estas parto de distrikto Orienta Selino (Anatoliko Selino). Sougia estas atingebla el Ĥania per aŭtomobilo (2 horoj) aŭ per ŝipoj el Paleochora, Agia Roumeli, Loutro kaj Hora Sfakion.

En Sougia videblas restaĵoj de antikva urbo, de manova bizanca preĝejo. Sougia estis antikva urbo de Syia, haveno de Elyros.

Eksteraj ligiloj