Soul Eater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soŭl Ita
Originala titolo Soul Eater
ソウルイーター [Sōru Ītā]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro batalo, komedio, supernatura filmo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Okubo Acuŝi
Publikiginto Gangan Comics
Magazino Monthly Shōnen Gangan
Aperdatoj 24a de junio 2003
Volumoj 21
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Igaraŝi Takuja
Studio(j) Bones
Muziko Iŭasaki Taku
Televidaj retoj TV Tokyo
Aperdatoj 7a de aprilo 2008 —
30a de marto 2009
Epizodoj 51
Mangao
(Soul Eater Not!)
Aŭtoro Okubo Acuŝi
Publikiginto Gangan Comics
Magazino Monthly Shōnen Gangan
Aperdatoj 12a de januaro 2011 — nun
Volumoj 2 (aŭ pli)
vdr

Soŭl Ita (japane: ソウルイーター [Sōru Ītā], anlge: Soul Eater, laŭvorte: anim-manĝanto) estas mangao, sur kies bazo estas kreitaj samnoma anime-serio (2008 — 2009) kaj radio-dramo "Soŭl Ita: speciala praktika leciono pri sociaj sciencoj" (ソウルイーター特別社会科見学 [Sōru Ītā Tokubecu Ŝakaika Kengaku]), kiu aperas la 31a de aŭgusto 2005. Ekde januaro de 2011 la nova mangao "Soul Eater Not!" estas eldonita, kies temo estas branĉo de temo de la ĉefa mangao.

Ekzistas taga kaj nokta versioj de la animeo. En la nokta versio ĉeestas aldonaj insertoj ekstertemaj kun ŝercoj, anoncoj kaj simile.

Intrigo

La ĉefaj herooj estas lernantoj de Akademio, kiun kreis Ŝinigami-sama. La lernantoj dividiĝas al "armiloj" (武器 [buki]) kaj "metiistoj" (職人 [ŝokunin]). "Armilo" estas homo, kiu povas aliformiĝi al armilo uzebla kontraŭ milicaj estaĵoj. "Metiisto" estas homo, kiu povas uzi tiun "armilon", se animoj de "metiisto" kaj de "armilo" estas iusence akordigitaj unu al alia. "Metiistoj", ne bone akordanta kun "armilo", ne povas uzi ĝin. Krome, kiam "metiisto" kaj "armilo" akiras ega grado de anima resonanco, ili povas uzi multe pli fortan kapablon de "armilo". Tial la lernantoj formas paron el "metiisto" kaj "armilo" por plibonigi personan animan akordon. Tiaj paroj serĉas kaj persekutas malicajn estaĵojn, kaj "metiisto" celas fari sian "armilon" "falĉilo de morto" — potenca armilo, kiun povos uzi Ŝinigami-sama. Por tio "armilo" devas manĝi 99 malicajn animojn kaj 1 animon de sorĉistino.

La ĉefa celo de Akademio estas batali kontraŭ Kiŝin (鬼神 [kiŝin], laŭvorte: malica spirito), kiu povas ĵeti la mondon en abismon de frenezo. Por savi la mondon la lernantoj forigas malicaj estaĵoj, kiuj pretas fariĝi Kiŝin, frakasante ilin en batalo kaj manĝante iliajn animojn. Sed la ĉefa Kiŝin situas sub Akademio mem, sigelita de Ŝinigami-sama antaŭ multaj jaroj.

Roluloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de roluloj de "Soul Eater".

Ĉiu rolulo de Soŭl Ita havas unikan karakteron, kiu reprezentas iujn trajtojn de homa animo. Karaktero de rolulo speguliĝas ne nur sur aspekto de rolula animo, sed ankaŭ sur aspekto de rolulo mem.

Muziko en la animeo

Malfermo

  • "Resonance" de "T.M.Revolution" (epizodoj 1—30)
  • "Papermoon" de "Tommy heavenly" (epizodoj 31—51)

Fermo

Videoludoj

  • "Soul Eater: Monotone Princess" (ソウルイーター モノトーン プリンセス [Sōru Ītā monotōn purinsesu]) por "Wii", 25a de septembro 2008.
  • "Soul Eater: Medjuza no inbo" (ソウルイーター メデューサの陰謀 [Sōru Ītā Medjūza no inbō]) por "DS", 23a de oktobro 2008.
  • "Soul Eater: Battle Resonance" por "PSP" kaj "PS2", 9a de januaro 2009.

Ŝablono:LigoElstara