Southern Harmony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de Southern Harmony
Ekzempla paĝo el "Southern Harmony"

The Southern Harmony, and Musical Companion, kutime nomata simple (The) Southern Harmony, estas formnotacia himnaro kompilita de William Walker. Ĝi unue eldoniĝis en 1835, kaj atingis sian konstantan formon (ankoraŭ uzata) en 1854. Ĝi uzas kvarforman notacion ("fasola"). Ĝi konatigis plurajn gravajn himnajn melodiojn. Ĝi estas la plej malnova daŭre uzata fasola kantlibro, kaj influis la kantostokon de la pli vaste uzata kantlibro Sacred Harp.