Spermokonkurenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SpermokonkurencoSpermokonkurado estas konkurado inter la spermo (fakte la spermatozooj) de du aŭ pliaj diferencaj maskloj por fekundigi ovon.[1] Tio okazas kiam inoj decidis engaĝiĝi en eksterpara sekspariĝo por pliigi iliajn ŝancojn en produktado de pli realigeblaj idoj, do konkurado evoluis.[2] Pariĝi kun pli ol unu masklo generis situacion konatan kiel spermokonkurado; la ĉeesto de spermokonkurado kondukis al evolua respondo; respondo kiu kaŭzis ke maskloj evoluigis adaptadojn al helpo pliigi iliajn ŝancojn pri reprodukta sukceso.[3] Spermokonkurenco rezultas el seksa konflikto inter maskloj kaj inoj.[2] Maskloj evoluigis plurajn taktikojn kiuj povas esti klasifikataj kiel defendaj roloj inklude: ekzemple partnero-gardado, pariĝoŝtopiloj, kaj liberigado de toksaj generaj substancoj por redukti inajn re-sekspariĝajn tendencojn.[4] Atakaj taktikoj de spermokonkurado inkludas rektajn malhelpojn fare de unu masklo kontraŭ la reprodukta sukeso de alia masklo, ekzemple fizike formovante la spermon de alia masklo antaŭ pariĝi kun ino.[5]

Notoj

  1. Parker, Geoffrey A. 1970. Sperm competition and its evolutionary consequences in the insects, Biological Reviews 45: 525-567.
  2. 2,0 2,1 (1997) “Sexual conflict resulting from adaptations to sperm competition” 12, p. 154–159. 
  3. (2002) “Sperm competition, male prudence and sperm- limited females” 17, p. 313–20. 
  4. (2001) “Competition and its Evolutionary Consequences in the Insects”. 
  5. (2002) “Postcopulatory sexual selection” 3, p. 262–273.