Sankt Florian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Floriano

Sankt Florian [zankt florian] estas bazara komunumo en Supra Aŭstrio, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 5500 personoj. Ĝi situas 296 metrojn super marnivelo, 16 kilometrojn sude de Linz, la ĉefurbo de Supra Aŭstrio.

St. Florian estas konata kiel loko de unu el la plej malnovaj monaĥejoj augustenaj en Aŭstrio. La monaĥejo havas grandan orgenon, sur kiu ludis la komponisto Anton Bruckner (1824–1896). Bruckner estis entombigita sub la orgeno en la preĝejo.

St. Florian havas diversajn muzeojn kaj estas grava kultura centro de la regiono.