Stacidomo de Ilmenau Bad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
stacinoma ŝildo
la bela stacidomo framskeleta de Ilmenau Bad

La Stacidomo Ilmenau Bad (germane: Bahnhof Ilmenau Bad) estas haltejo de Rennsteig-fervojlinio en Ilmenau, Germanujo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas idiliece en la sudoriento de la urbo rekte ĉe la rivero Ilm. Ĝis la horartabulŝanĝo en la 9.12.2007 ĝi estis fina stacio de la linio 566 inter Erfurto kaj Ilmenau. La plej proksima stacidomo estas la ĉefstacidomo de Ilmenau je distanco de 1,3 km. En la direkto de Schleusingen sekvas la stacidomo en Manebach. La haltejo situas ĉe kilometro 20,45 de la tuta linio inter Plaue kaj Themar. Pro ke ĝi ĉiam estis haltejo kaj nur porpersona remizoj, fervoja regadejo aŭ similaj aĵoj neniam surlokis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post 1850 komenciĝis la kuracbanlokeco de Ilmenau. Tiam estiĝis kuracgasta kvartalo en la suduesto urba. Ĝi troviĝas en la malsupra Gabelbach-valo rekte ĉe la rando de la Turingia Arbaro. Ilmenau ricevis jam en la jaro 1879-a fervojlinion en la direkto de Erfurto sed la stacidomo estis longe for de la kuracadcentroj. Do la gastoj devis fari ĝenantan transportilŝanĝon por atingi la deziritajn lokojn. Tio kompreneble malplaĉis al la fremdultrafikistoj postulonte rektan haltejon ĉekurac-ejara. Argumento estis ankaŭ ke temus ofte pri malsanuloj al kio oni ŝparu longajn kromvojojn. Kiam post 1900 planitis fervojlinio de Ilmenau ĝis Schleusingen la kuracbanuloj obstine insistis pri sia volo; ĉar la linio ĉiukaze transiru la areon kuracbanan oni finfine cedis al iliaj petoj. Antaŭe tamen necesis forigi 15 metrojn altan ŝlakan ŝutmonteton de Sophie-vitrofarejo fondita en 1855. Ĉar ekzakte tie starigitis la haltejo kiu ekfunkciis en 1904 kune kun la nova Rennsteig-fervojlinio. Dum pli ol cento da jaroj ĝi servis ĉefe por kuracotaj gastoj kaj por la laboristoj de la menciita vitrofarejo. Cetere, nomo ĝia "Ilmenau Bad" atestas la malnovan nomon de la kuracbankvartalo kiu poste alinomiĝis je "Bad Ilmenau".

Post kiam la pasaĝernombroj post Turniĝo rapide malkreskis oni malekfunciigis la fervojlinion inter Ilmenau kaj Schleusingen. Komence oni ankoraŭ veturis ĝis Ilmenau Bad, kiu bonis ankaŭ por en-ilmenaua transporto (urba fervojeto); pro malmalrentabilitato oni metis la liniofinon ĉe la ĉefstacidomo de Ilmenau. Sed tiu ĉi situacio daŭris nur ĝis 2005 ĉar ekde 2005 oni povis ree veturis ĝis Ilmenau Bad kaj dumsemajnfine inter 2005 kaj 2007 ekzistis vojaĝeblo ĝis Stützerbach. Ekster tio okazas malregule muzeaj veturadoj kun restaŭritaj vaporlokomotivoj kiuj ankaŭ ne malhaltas ĉe la haltejo Ilmenau Bad. Sed la servo inter la ĉefstacidomo de Ilmenau kaj Stützerbach ĉesis en la 9.12.2007 denove.

Ekde junio 2014 cirkulas vagonoj de Erfurter Bahn dumsemajnfine ĝis Stacidomo Rennsteig. En decembro 2017 garantiiĝis daŭrigo ĝis 2028 fare de la societo Süd-Thüringen-Bahn.

Establaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas ĉe la haltejo Ilmenau Bad nur unu kaj nur unu trako. Dua trako, kiu eblus trajnaj kruciĝoj, estis forigita. Des pli vidinda estas la stacidomo mem. Temis pri duetaĝa trabfakaĵo kun riĉaj ornamaĵoj kiuj iam havis eĉ tureton surtegmente. La tegmento estas relative dekklive pro la neĝoriĉaj vintroj surloke kion kruta tegmento pli bone mastras. Tre similas ĝi al la stacidomoj de Manebach, Stützerbach, Schmiedefeld kaj Schleusingen-Schleusingerneundorf. Rekte apude troviĝas je la suda flanko la Lessing-parko, norde la Ilm-rivero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahnhof Ilmenau Bad en la germana Vikipedio.