Stadthalle Kassel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadthalle Kassel
spektaklejo • plurcela halo
Adreso
Lando Germanio
Situo Kassel
Situo
Geografia situo 51° 19′ 0″ N, 9° 27′ 39″ O (mapo)51.31679.46083Koordinatoj: 51° 19′ 0″ N, 9° 27′ 39″ O (mapo)
Stadthalle Kassel (Hesio)
Stadthalle Kassel (Hesio)
DEC
Stadthalle Kassel
Stadthalle Kassel
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Stadthalle Kassel
Map
Stadthalle Kassel
vdr
Urba halo de Kaselo, kongresejo

StadthalleKongreß Palais estas multfunkcia halaro en Kassel, Germanio, Friedrich-Ebert-Straße nr 152.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaselo gajnis pro la centra situo en Germanio je la fino de la 19-a jarcento pli kaj pli da graveco kiel kongresa urbo. Por plenigi la mankon de grandaj salonoj, oni planis, post la finfarado de la Nova urbodomo, konstruon de Urba halo. La komerca konsiliisto Aschrott donacis por tiu ĉi projekto la grundon de la Flora-parko ĉe la okcidenta rando de la Hohencolera urbovartalo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kaselaj arkitektoj Hummel kaj Rothe donis al la pli supere situanta konstruaĵo, danke al gabloportikego kaj alta tegmento, imponecon certan. Tiu efekto perdiĝis pro la dum la lastaj jaroj cirkaŭe konstruitaj domegoj. Eĉ la okaze de la 1000-a datreveno urbofonda farita fontano kun skulptaĵo de Hans Sautter perdiĝis pro tio la elradiantan ĉarmon.

Interne konservitis la fortimpresaj salonegoj Blauer Saal (kun belega plafono) kaj Gesellschaftssaal (kun pentraĵoj de Arno Weger kaj Paul Scheffer). La okcidente situanta urbohala ĝardeno estas alloga kombinaĵo de ĝardenplanadoj el la 1920-aj - la planoj faritis fare de Rudolf Stier en 1928 - kaj de la 1950-aj jaroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Wurzel, Thomas (red).: Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 70-71

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]