Stefano la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefano la 2-a de Hungario (n. 1101 en Hungario – m. 1-an de marto 1131), estis hungara reĝo, membro de la Arpad-dinastio. Lian regadon karakterizis (1116–31) militoj, ofte sensukcesaj.

Lia patro estis reĝo Kolomano, "la Libra", lia patrino Felicia sud-itala normana princino (poste li mem edziĝis kun normana princino komence de la 1120-aj jaroj).

Li estis dufoje kronita: unuafoje en aĝo de 4 jaroj, duafoje post morto de lia patro, en februaro de 1116. Post la surtroniĝo, li tuj militis: la 13-an de majo, li estis forte venkita fare de la ĉeĥa reganto Vladislavo la 1-a, ĉe la rivero Olšava. Poste li provis reakiri la perditajn teritorion de Dalmacio, sed en 1119 lin venkis Venecio. Post kiam li reokupis la teritorion – post kvinjara paco - en 1124, li regis tion nur unu jaron. Li interpaciĝis en 1127 kun la aŭstroj kaj alianciĝis kun la ĉeĥoj, tiel turnis sin milite al Bizanco, ĉar ĝi apogis Venecion kaj akceptis la tronpostulantan princon Almoŝ (kiun blindigis Kolomano en 1115). Li militirsi, sed estis venkita en 1128 ĉe Haram fare de imperiestro Joanneso la 2-a. Sekvajare, li militiris kun ĉeĥaj kaj serbaj aliancanoj, sed ankaŭ tiu militiro fiaskis.

Hejmlande li subigis ribelojn de la tronpostulantoj Almoŝ (1125–26), Borŝ kaj Ivan (1127-28). Ĉar lia geedzeco restis seninfana, kaŭzis problemon por li la heredigo de la trono. Li elektis filon de sia fratino Ŝaul, sed post la abrupta morto de Stefano en 1131, la hungara politika elito decidis elekti al nova reĝo blindigitan filon de Almoŝ, je Bela (la duan). Stefano la 2-a interpaciĝis kun Bela en 1129 (post kiam li eksciis pri tio, ke li vivas kaj kaŝas sin en Hungario), akceptis lin en la kortego kaj edzigis kun filino de la serba aliancano tribestro Uroš (granda ĵupano).

Stefano la 2-a estis entombigita en Oradea.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Kolomano11161131Béla la 2-a