Rakiura Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Stewart-insulo
Satelita bildo de Stewart-insulo
Satelita bildo de Stewart-insulo
insulo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Suda pacifiko
Geografia situo 46° 59′ S, 167° 53′ O (mapo)-46.983055555556167.88527777778981Koordinatoj: 46° 59′ S, 167° 53′ O (mapo) f1
Stewart-insulo (Nov-Zelando)
Stewart-insulo (Nov-Zelando)
DEC
Stewart-insulo
Stewart-insulo

Map

Areo 1 680 km² f4
Plej alta loko Mount Anglem
981 mf5
Loĝantaro 600
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Oban
Rigardo al Oban kaj Halfmoon Bay
Rigardo al Oban kaj Halfmoon Bay
vdr
Stevarta Insulo.

La Stewart-insulo (angle Stewart Island, en la Maoria lingvo Rakiura) estas la tria plej granda insulo de Nov-Zelando. Ĝi situas 30 km sude de Suda Insulo. La insulo havas la surfacon de 1746 km².

Geografio

La Stewart-insulo estas apenaŭ loĝata, la sola komunumo sur ĝi estas Oban, en la golfeto Halfmoon Bay, kun ĉ. 390 loĝantoj.

la insulo havas la grandon de 70×40 km, estas dense arbarkovita kaj montara. La plej granda monto Monto Anglem altas 981 m. La plej suda punkto estas la Sudokcidenta kabo.

Historio

Sur la insulo setlis unuafoje la maorioj, plej malfrue en la 13-a jarcento. La insulon malkovris kiel unua eŭropano James Cook en 1770. Ĉar li supozis, ke la insulo estas ligita al la granda insulo, Cook nomumis ĝin Suda Kabo kaj pluŝipis al sudo.

La insulojn remalkovris en februaro de 1809 kapitano Bunker dum fokoĉasado kaj konstatis, ke tiu estas insulo. Ekster la haveno kaj sola komunumo Oban ekzistis mallongtempe seg-uzino, zink-minejo, fiŝkaptejo.

Naturrezervejo

Oni fondis en 2002 la 1.570 km² grandan Nacia Parko Rakiura, kiu kovras ĉ. 87 % de la insulo.

Oni povas tranokti en pluraj hoteloj en Oban.

Vidu ankaŭ