Strateto Groĥolskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La strateto Groĥolskij (ruse Грохольский переулок) situas en Meŝĉanskij distrikto de Centra administra arondismento de Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝi kunligas avenuon Propekt Mira kaj straton Kalanĉevskaja.

En analoj ĝi estas unue menciita en 1716, ĉar domoposedanto Groĥolskij Tiĥon Ivanoviĉ donis sian nomon al ĉi-areo. Pli frue ĝin oni konis kiel Koptelka, ĉar tie funkciis samnoma drinkejo. Ĝi situis apud lageto, kiu iom post iom malprofundiĝis kaj do en 1886 ĝin oni enŝutis. Ekde tiam pitoreska skvaro estas plezura ripozejo.

En 1706 caro Petro la Unua en angulo de la strateto kaj la Unua Meŝĉanskaja strato fondis farmaciejon, en kiu oni plantis drogherbojn.

Komence de la 19-a jarcento tie ekfunkciis produktado de sonoriloj kaj do ties permanenta sonorado helpis al promenantoj gvidi sin.

Dum la Franca invado al Rusio okazinta en 1812 estis grandioza incendio, rezulte de kiu forbrulis multaj lignaj konstruaĵoj. Poste tie aperis kvar samnomaj stratetoj (la Unua Groĥolskij, la Dua... ktp), kiuj situis perpendikle. Baldaŭ sur ĉi-spaco oni konstruis multajn novajn domojn por rezidantoj kaj luantoj, plejparte duetaĝajn, kies unua etaĝo kun bazamento estis ŝtona kaj la dua ligna.

Ekde fino de la 19-a jarcento iĝis vaste konataj du tieaj metiejoj produktintaj oraĵojn kaj briliantojn.

Reala centro kaj ŝatita rendevuejo tiea estis kinejo "Perekop", en kies subtera halo antaŭ seancoj okazis spektakloj de muzika ensemblo kun kantado. Poste ĝi akiris someran, sentegmentan kinejon.

Nuntempe en la strateto Groĥolskij troviĝas la moderna bloko de la Moskva Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Nikolaj Sklifosovskij . Apude staras alta konstruaĵo de administracio de la Nord-Orienta administra arondismento. Ankaŭ tie funkcias tri ambasadejoj: de Portugalio, Irlando kaj Japanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] pri antaŭa lageto ruse
  • [2] Arkivigite je 2019-07-07 per la retarkivo Wayback Machine tieaj oficejoj ruse
  • [3] foto de kinejo "Perekop" en 1960-65 jaroj
  • [4]foto de la Unua strateto Groĥolskij en mezo de 1960 jaroj
  • [5] biografio de poetino Larisa Rubalskaja naskita en la Tria Groĥolskij str. ruse
  • [6] artikolo "Domo en Groĥolckij" ruse
  • [7] virtuala promenado deMarina Ĵilina tra la strateto kun teksto kaj fotoj ruse
  • [8] Arkivigite je 2010-02-09 per la retarkivo Wayback Machine poetino Eŭgenia Dobrova prezentas sian loĝplacon en Groĥolskij str.#8 kaj tieajn ĉirtkaŭaĵojn ruse