Strato Saint-Jacques (Parizo)
5-a Arond. Strato Saint-Jacques
| |
---|---|
Situo | |
Arondismento(j) | 5-a arondismento |
Kvartalo(j) | Latina Kvartalo Val-de-Grâce |
Eko | 79, strato Galande |
Fino | 84, bulvardo Port-Royal |
Morfologio | |
Longeco | 1550 m |
Larĝeco | 20 m |
Historio | |
Nomigo | 1806 |
La strato Saint-Jacques (franclingve Rue Saint-Jacques) estas fama strato lokita en la 5-a arondismento de Parizo. La strato heredis sian nomon el malnova kapelo dediĉita al Sankta Jakobo, kiu apartenis al la Dominikanoj je la 13-a jarcento.
Tiu strato estis iam la ĉefa vojo por veturi al Orléans. Sed ekde la granda renovigo de Parizo fare de la barono Haussmann, tiun rolon havas la bulvardo Saint-Michel.
La strato konsistigas la okcidentan limon de la Latina Kvartalo kaj de la monteto Sainte-Geneviève.