Suĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suĉilo

Suĉilo estas ilo por ke beboj povu plenumi sian suĉbezonon.

Historio

Unuaj suĉiloj ekzistis en Egiptio: malgrandaj argilaj bestoj plenigitaj de mielo.

Ecoj

Modernaj suĉiloj konsistas el enbuŝiginda parto el lateksosilikono kaj alia parto, kiu malhelpas forgluton de la buŝparto.

Ekzistas du formoj por la enbuŝiginda parto: ronda formo kaj antaŭe dekliva formo, kiu korespondas al la buŝkavo. Tiu lasta formo estis inventita en 1949 de la dentisto Adolf Müller. La medicinisto Wilhelm Balters pruvis la bonan efikon per sciencaj esploroj.

Uzo

Laŭ konsiloj de iuj kuracistoj konsilindas endormigi bebojn post la unua vivomonato kun suĉilo, se ili akceptas tion; oni tamen ne metu suĉilon en la buŝon de dormanta bebo. La risko pri subita morto de bebo multe malpligrandiĝus tiel. La efiko de suĉilo kiel preventilo kontraŭ subitan morton de bebo estis pruvita science de usonaj esploristoj en decembro 2005.[1]

Iuj esploroj evidentiĝas ke tro longa uzo de suĉilo povas modifi la makzelgeometrion kaj kaŭzi mispozicion de dentoj. Tial oni konsilas forlasigi la uzon de suĉilo post la dua vivojaro.

Referencoj

  1. De-Kun Li, Marian Willinger, Diana B Petitti, Roxana Odouli, Liyan Liu, Howard J Hoffman: Use of a dummy (pacifier) during sleep and risk of sudden infant death syndrome (SIDS): population based case-control study. British Medical Journal, doi:10.1136/bmj.38671.640475.55, la 9-an de decembro 2005

Literaturo

  • Gerlinde Wiencirz, Katja Senner: Ich brauche keinen Schnuller mehr! (mi ne plu bezonas suĉilon, Ravensburger Buchverlag, ISBN 3-473-31549-4
  • Bärbel Spathelf, Susanne Szesny: Ein Bär von der Schnullerfee, Albarello Verlag, ISBN 3-930299-22-4
  • Ursula Keicher: Tschüss, mein kleiner Schnuller (ĝis, mia suĉileto), Pattloch Verlag, ISBN 3-629-01277-9
  • Margret Nussbaum, Friederike Spengler: Adieu, mein kleiner Schnuller (adiaŭ, mia suĉileto), Pattloch Verlag, ISBN 3-629-00375-3

Eksteraj ligiloj