Subtraho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvin minus du faras tri.

Subtraho (ankaŭ skribita subtraĥo) estas operacio por trovi la diferencon inter unua nombro (aŭ kvanto) kaj dua nombro (aŭ kvanto); La signo de subtraho estas − (minus). Ekz. ĉe la subtraho: 9−6=3 oni diras, ke 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahanto, 3 estas la diferenco.

Ĝia kontraŭa operacio estas la adicio.