Sumapaz (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumapaz.
Sumapaz (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 95 km
Fluo
Geografio
Landoj Kolombio
Regionoj [[]]
vdr

Sumapaz estas rivero en la departemento Kundinamarko, Kolombio. Ĝia nomo rilatas al ĝia elfluejo en la Paramo de Sumapaz, nome unu el plej grandaj laŭ etendo de la mondo, situa en rura areo de Bogoto.[1]​ Ĝi estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la rivero Magdalena en la supra parto de ĝia baseno.[2]​ Iam ĝi estis konata kiel rivero Fusagasugá. Ĝi havas 200 km de longo,[3]​ kaj kun ĝiaj alfluantoj: Sumapaz, Gobernador, Bejucal, San Juan, Negro, Guavio, Batán, Juan Viejo, Corrales, Bosque, Colorado, Barroblanco, Subia aŭ Chocho, Panche kaj Pagüey, ĉiuj ili escepte la lasta elfluas en la Paramo de Sumapaz kaj de San Fortunato.[4]​ La valo de Fusagasugá elstaras pro sia klimato kaj la montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin.[5]​ Tie ekzistis la lageto de Fusagasugá de 100 km², kiu probable elbordiĝis al la Valo de Melgar.[6]

Ĝi trafluas la municipojn Cabrera, Venecia, Pandi, Icononzo, Nilo, Melgar kaj Ricaurte, kaj en tiuj lastaj kvin ĝi utilas kiel natura limo inter la departementoj Tolima kaj Kundinamarko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 31an de Januaro 2018.
  2. [2]
  3. ... represa de rocas en el curso inferior del río Fusagasugá, nombre que adopta el Sumapaz desde la confluencia con el Chocho y el Cuja. La aclaración se podrá esperar de las investigaciones tectónicas. Estas demuestran que la región de ...
  4. Pérez, 1863, p. 116.
  5. Pérez, 1863, p. 142.
  6. Pérez, 1863, p. 143.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pérez, Felipe (1863). Jeografia fisica i politica de los Estados Unidos de Colombia: Las jeografías de los estados del Tolima, Cundinamarca, Boyacá, Santander, Bolívar i el Magdalena. Bogotá: Imprenta de la Nación. [3] Alirita la 31an de Januaro 2018.