Sunforno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunforno Centre du Four Solaire Félix Trombe en franca Odeillo

Sunforno estas optika sistemo por produkti koncentrigitan sunradiadon. La koncentrigita energio de la sunlumo povas servi por simpla varmegigo de materialoj, malnoviĝa eksperimento de plastoj aŭ lakoj, por endotermaj reakcioj aŭ por ŝarĝiĝaj eksperimentoj pri mekanikaj aŭ elektraj eroj.

Konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas konkavajn spegulojn por kolekti la alvenantan lumon en fokusa punkto. La respegula surfaco povas grandi de 1m² ĝis kelkaj 100m². Se oni bezonas pli grandan surfacon, oni uzas plurajn spegulojn, kiuj estas fokusitaj je la sama punkto.

Por atingi maksimuman povumon, oni devas postsekvi la sunmoviĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]